Usona Agentejo por Internacia Evoluo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Usona Agentejo por Internacia Evoluo
United States Agency for International Development (USAID)
emblemo
flago
sendependa agentejo de Usona registaro
Komenco la 3-an de novembro 1961
Antaŭe Administrejo de Ekonomia Kunlaborado vd
Geografia situo 38° 53′ 39″ N, 77° 1′ 52″ U (mapo)38.8941-77.0312Koordinatoj: 38° 53′ 39″ N, 77° 1′ 52″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Sidejo Vaŝingtono
Adreso Ronald Reagan Building, Washington, DC 20523-1000
United States Agency for International Development (USAID) (Vaŝingtono)
United States Agency for International Development (USAID) (Vaŝingtono)
DEC
United States Agency for International Development (USAID)
United States Agency for International Development (USAID)
Map
Usona Agentejo por Internacia Evoluo
Tipo ŝtata evoluhelpa agentejo
Fondinto(j) John F. Kennedy vd
Membro de Digital Public Goods Alliance vd
Lingvoj

angla

Filioj United States Foreign Disaster Assistance • Office of Inspector General, U.S. Agency for International Development • Office of Women in Development • USAID Bureau for Africa • Development Credit Authority vd
Posedatoj ZunZuneo vd
Retejo usaid.gov
vdr

La Usona Agentejo por Internacia Evoluo (angle United States Agency for International Development, USAID) estas usona registara agentejo ĉefe respondeca pri la administrado de civila (do ne armea/milita) eksterlanda helpo. Responde al la promeso de la usona prezidanto Barack Obama de 2013 "kuniĝi kun niaj aliancanoj por elradikigi ekstreman malriĉecon en la venontaj du jardekoj," USAID deklaras la mision "kunlabori por fini ekstreman malriĉecon kaj antaŭenigi stabilajn, demokratiajn sociojn, per tio ankaŭ antaŭante la sekurecon kaj prosperon de Usono". USAID agadas en Afriko, Azio, Latinameriko kaj orienta Eŭropo.

La usona prezidanto John F. Kennedy kreis la agentejon el pluraj antaŭaj ŝtataj agentejoj en 1961 per plenuma ordono, por starigi evoluhelpajn programojn en la areoj rajtigitaj de la Usona Kongreso per la "leĝo pri asisto al fremdaj landoj" (Foreign Assistance Act). [4] La Kongreso ĝisdatigas ĉi-tiun rajtigon tra ĉiujaraj mondonaj leĝoj (funds appropriation acts) kaj laŭnecese per pliaj leĝoj. Kvankam teknike sendependa federacia agentejo, USAID agadas en proksima kunlaboro kun kaj nome de la ekstera politiko gvidata de la Prezidanto de Usono, la Usona Sekretario de Ŝtato, kaj la Usona Nacia Sekureca Konsilio.

Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

Inter la kunlaborantoj en la centra oficejo de USAID estas la esperantisto Joseph Truong, usonano de vjetnama deveno, kiu de 1997 ĝis 1999 estis la prezidanto de TEJO.