Universal (Decormis)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Universal estas apriora planlingvo proponita de Auguste Joseph Decormis en 1957.

Kiel la plejparto de aprioraj lingvoj, ĝi estas bazita en "formigaj" elementoj, t. e., ĉiuj literoj de vortoj havas baza signifon kaj la kunigo de ili formus la signifon de tutan vorton. La aŭtoro nomas ĝian precipon "grafideologio", laŭ li, la desegnoj de la literoj sugestas aŭtomate al homoj internaj signifoj. Ekzemple:

  • A: stableco (ĉar similas al portebla stuparo), ekzisto, tempo;
  • a: malfermo (ĉar havas rondon);
  • B: dueco, simetrio, apudeco (du rondoj apudaj);
  • b: buko, ligo, nodo;
  • C: arko, cirklo, rondi;
  • Ç: demando, necerteco, trompo, perfido;

De tio, Ai signifus "vivo, malsano, propra identeco"; Ie signifus "nepesebleco, gazo, transparenco"; Oen estus "nedefineco" kaj Eu "bono".

Specimenoj[redakti | redakti fonton]

  1. Éskwm di gièt'roes ugisnt al dumpsia (Multaj homoj iras al kinejo);
  2. Urbindugunimu (ni venas el urba merkato);
  3. Cêfetwc, mils cìlopsêusoes, sèdas, sèderas, sides, sidéres oq il gcog'ea noek êu idèit'osac aŭ allonera? (Ĉu pensas vi, miaj karaj legantoj, senjoroj, senjorinoj, fraŭlinoj kaj fraŭloj, ke Lingvo Universal ne tiel valoras ol alia ajn?);
  4. Ekilopsem an fëzog'âia (Mi legis historion);
  5. lis fras quas ékiopsem cupisê (la fruktoj, kiujn mi kolektos);
  6. Oiwn di gècudîusoes fit' upsisw dil roebizion (malmultaj vojaĝantoj eliris la trajnon);


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Decormis, Auguste Joseph.
La langue universelle par la graphidéologie.
Narbonne (Aude) Dépositaire : Librairie Caillard [19-]
39 p. 23 cm.