Universala Deklaracio de Homaj Respondecoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Universala Deklaracio de Homaj Respondecojangle Universal Declaration of Human Responsibilities, germane Allgemeine Erklärung der Menschenpflichten – estas iniciato de la Inter-Aga Konsilio, malformala ligo de eksaj ŝtatestroj kaj registaraj gvidantoj, kiun en 1983 iniciatis la eksa japana ĉefministro Takeo Fukuda, en proksima kunlaboro interalie kun la eksa germana federacia kanceliero Helmut Schmidt. La deklaro estu ampleksigo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kiu estas la fundamento de la Unuiĝintaj Nacioj kaj de la interŝtata kunlaboro post la Dua Mondmilito. La Universala Deklaracio de Homaj Respondecoj kreiĝis en 1997 kaj publikiĝis por diskuto ene de la Unuiĝintaj Nacioj kaj la mondaj amaskomunikiloj. Laŭ la modelo de la deklaro pri homaj rajtoj, ĝi priskribas anstataŭ rajtoj vicon da devoj, kiuj estu ligaj por ĉiuj homoj, antaŭ ĉio la morala devo agi humanece.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

En pluraj artikoloj, humaneca agado estas pli konkretigita. Ekzemple apartenas al la bazaj gvidlinioj "konduti pace", esti helpema, trakti aliajn homojn afable kaj kompreneme (vidu ankaŭ pri la ora regulo). Neniu homo, neniu ŝtato, neniu organizaĵo, neniu socia grupo kaj neniu ŝtata instituci(ar)o staras super la aliaj kaj estas liberigita de la respondeco agi humanece. Ĉiu unuopulo "respondecas al sia konscienco", "portas la sekvojn de siaj agoj" kaj kondutu laŭ la "spirito de frateco". Tio malpermesas militadon, perforton kaj terorismon, sed certagrade permesas la memdefendon en kazoj de atako fare de aliulo.

En alia artikolo postulatas "vivo en sincero kaj toleremo". Tio ekzemple signifas, ke neniu homo (ankaŭ neniu politikisto, komercisto, ĵurnalisto aŭ sciencisto) rajtu mensoge, trompe aŭ manipule rilati al la aliaj homoj. Malamo, perforto kaj milito nome de religio, de ideologio aŭ de politika opinio ne akordigeblas kun la celoj de la deklaracio. Religiaj komunumoj kaj aŭtoritatoj, kiuj predikas malamon, perforton, maltoleremon aŭ eĉ militon, meritas la perdon de sia anaro kaj de sia reputacio.

Altan signifon havas la "samvaloro de viro kaj virino", kaj la partnereco en geedzeco kaj simile firmaj interhomaj rilatoj. La duopa kunvivado de viroj kaj virinoj estu karakterizata per amo, fidelo, konstanteco kaj respekto. La geedzeco kaj simile firmaj interhomaj rilatoj donu protekton kaj subtenon al la partneroj kaj, se ili ekzistas, al iliaj infanoj. Neniu kontraŭ sia volo rajtas esti devigata al geedza rilato. Seksa ekspluato kaj perforto estas kondamnataj.

Plia artikolo postulas "justan kaj egalrajtan konduton", respondecan trakton de posedaĵoj de aliuloj kaj laŭregulan traktadon de tiaj posedaĵoj. Ĉiu formo de prirabo, de ekspluato, de trompo, de ruza erarigo kaj de socia subpremo de alia homo estas konsiderata malusta kaj malhumana. Ĉiu homo uzu sian posedaĵon tiel, ke ĝi samtempe servu al la universala bono de la homaro.

La "respekto pri la vivo" en la deklaracio ne limiĝas al la homa vivo, sed inkluzivas aliajn bestojn, plantojn, la grundon, la akvon kaj la aeron. La homoj zorgu pri la protekto de la naturo kaj de la aliaj vivoformoj.

La fina artikolo fiksas, ke neniu ŝtato, neniu organizaĵo, neniu socia grupo, neniu ŝtata instituci(ar)o kaj neniu homa individuo rajtas malobei la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj de 1948.

Subskribintoj[redakti | redakti fonton]

Originaj subskribintoj de la deklaro estis Helmut Schmidt, Malcolm Fraser, Andries A.M van Agt, Anand Panyarachun, Óscar Arias, Lord Callaghan of Cardiff, Jimmy Carter, Miguel de la Madrid Hurtado, Kurt Furgler, Valéry Giscard d'Estaing, Felipe González, Salim al-Hoss, Kenneth Kaunda, Lee Kuan Yew, Kiichi Miyazawa, Misael Pastrana Borrero, Ŝimon Peres, Maria de Lourdes Pintassilgo, José Sarney, Shin Hyon Hwak, Kalevi Sorsa, Pierre Elliott Trudeau, Ola Ullsten, Georgios Vasiliou kaj Franz Vranitzky.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En la retejo de la Inter-Aga Konsilio: teksto de la Universala Deklaracio de Homaj Respondecoj  angle[rompita ligilo] (propono de la 1-a de septembro 1997)