Universala Domo de Justeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La sidejo de la Universala Domo de Justeco, Monto Karmel, Ĥajfo, Israelo

La Universala Domo de Justeco (fondita en 1963) estas la superega institucio de la Bahaa Kredo. Tiu naŭ-membra institucio administras la aferojn de la Bahaa komunumo, ĝi estas balote elektita ĉiun kvinan jaron.

Historio

En la Kitáb-i-Aqdas, Bahá'u'lláh ordonis la institucion de la Domo de Justeco kaj definis ĝiajn funkciojn. Li plie eksplikas la institucion en la Epistolo de Ishráqát.

'Abdu'l-Bahá, en Sia "Volo kaj Testamento" [1], eksplikis ĝiajn funkciojn kaj konturis la metodon de ĝia elekto. Li unue uzas la terminon Universala Domo de Justeco por distingi la superegan instancon de tiuj lokaj Domoj de Justeco establotaj en ĉiu vilaĝo kaj urbo de la mondo. Shoghi Effendi, dum sia Gardanteco, preparis por la elekto de la Universala Domo de Justeco, per la establo de forta administra strukturo je la loka kaj nacia niveloj.

En 1951, Shoghi Effendi nomis membrojn de la Unua Internacia Bahaa Konsilantaro, (la embria Universala Domo de Justeco).

La unua Universala Domo de Justeco estis elektita je la 21-a de aprilo 1963, ses jarojn post la forpaso de Shoghi Effendi. La dato de la elekto koincidis kun la kompletigo de la Dekjara Kampanjo iniciatita de la Gardanto kaj ankaŭ kun la unua Centjariĝo de la Publika Deklaro de Bahá'u'lláh en la Ĝardeno de Rezvano (Riḍván) je aprilo 1863.

Procedo de Voĉdonado

La Universala Domo de Justeco (UDJ-o) estas voĉdonita per sekreta baloto kaj plurala voĉdono en tri-grada elekto de plenkreskaj bahaanoj tra la mondo. La Universala Domo de Justeco estas elektita sen nomumoj aŭ kampanjado kaj ĉiuj plenkreskaj bahaanoj viraj estas elekteblaj al tiu instanco.

Tiu instanco estas elektita po kvin jaroj dum kongreso de la membroj de la diversaj Naciaj Spiritaj Asembleoj (NSA-oj) de la bahaanoj de pli ol 230 nacioj kaj aŭtonomaj regionoj (en Usono, la ŝtatoj de Alasko kaj Havajo havas apartajn NSA-ojn). Ĉiu ano de la diversaj NSA-oj, kiuj mem estis voĉdonitaj al sia institucio de la bahaanoj de sia lando, voĉdonas pri naŭ plenkreskaj bahaanoj viraj. La naŭ viroj, kiuj ricevas la plej grandan nombron da voĉdonoj, estas elektitaj al la Universala Domo de Justeco.

Virinoj estas elekteblaj ne al la Universala Domo de Justeco, sed ja al ĉiuj aliaj Lokaj Domoj de Justeco, kaj povas voĉdoni por elekti la naŭ virojn de tiu superega instanco. Rilate al la ekskludo de la virinoj kiel anoj de la Universala Domo de Justeco, 'Abdu'l-Bahá deklaris, ke la kialo por tio ĉi evidentiĝos en la estonteco tiel klare kiel la tagmeza suno en sennuba ĉielo, kaj ke viroj kaj virinoj estas spirite egalaj. Bahaanoj ne konsideras, ke tiu ĉi ekskludo kontraŭas la ĉefan principon de la egaleco inter viroj kaj virinoj. Laŭ bahaanoj ili estas egalaj, sed ne tutsamaj. Laŭ la Bahaa Kredo tio ne temas pri egalaj rajtoj, ĉar membreco de la Universala Domo de Justeco ne estas rajto, sed respondeco, ofico de serveco al la tuta komunumo. Kiel individuoj, membroj de la Domo de Justeco havas neniun aŭtoritaton aŭ privelegiojn. Ili nur are funkcias kiel instanco. Plie, Bahá'u'lláh konsideris Siajn leĝojn kiel esprimojn de la Dia volo mem kaj fonton de scio, kiun la homaro nun ankoraŭ ne posedas. La kialoj montriĝos logikaj, post kiam la scio de la homaro pli kaj pli evoluos al matureco.

Respondecoj

La Universala Domo de Justeco mem deklaras en sia konstitucio, ke "Tiu deveno, la aŭtoritato, la devigoj, la sfero de ago de la Universala Domo de Justeco ĉiuj devenas de la rivelita Vorto de Bahá'u'lláh, kiu, kune kun la interpretaĵoj kaj eksplikoj de 'Abdu'l-Bahá kaj de Shoghi Effendi ... formas la devigajn terminojn de referenco por la Universala Domo de Justeco kaj ĝia ŝtona fundamento." [2]

La Universala Domo de Justeco hodiaŭ gvidas la kreskadon kaj disvolviĝon de la mondgloba Bahaa komunumo. Kelkaj el ĝiaj respondecoj inkluzivas:

  • Promocii la spiritajn kvalitojn, kiuj karakterizas bahaan vivon individue kaj kolektive
  • Konservi la Bahaajn Sanktajn Tekstojn
  • Defendi kaj protekti la globan Bahaan komunumon
  • Konservi kaj disvolvi la mondan spiritan kaj administran centron de la Bahaa Kredo
  • Kuraĝigi la kreskadon kaj maturiĝon de la Bahaa komunumo

La Universala Domo de Justeco ankaŭ ricevis la respondecon por adapti la Bahaan Kredon al la progresoj de la socio, kaj tiel ricevis la rajton por leĝdoni pri aferoj ne eksplicite traktitaj en la Bahaaj stanktaj skribaĵoj. Dum la Univsala Domo de Justeco havas la aŭtoritaton ŝanĝi aŭ nuligi sian proprajn leĝojn, kiam kondiĉoj ŝanĝiĝas, ĝi ne rajtas nuligi aŭ ŝanĝi iun ajn el la leĝoj, kiuj estis eksplicite skribitaj en la sanktaj tekstoj.

Plie, la Universala Domo de Justeco estis ordonita de Bahá'u'lláh por ekzerci pozitivan influon al la ĝenerala bonstato de la homaro, promocii daŭran pacon inter la nacioj de la mondo, certigi la "trejnadon de popoloj, la konstruadon de nacioj, la protektadon de la homo kaj la ŝirmadon de lia honoro."

La Universala Domo de Justeco estas subtenata de la elektitaj naciaj kaj lokaj konsilantaroj de la Bahaa Kredo, (la Naciaj Spiritaj Asembleoj kaj Lokaj Spiritaj Asembleoj). Ĝi, plie, kreis kelkajn nomitajn instituciojn por subteni sian laboradon tra la mondo; inter kiuj estas la Kontinentaj Konsilantaroj kaj la Internacia Centro de Instruado.

Loko

La sidejo de la Universala Domo de Justeco estas sur la Monto Karmel en Ĥajfo, Israelo. La loko por la Universala Domo de Justeco estis indikita de Bahá'u'lláh en la "Epistolo de Karmel" (Lawḥ-i-Karmil), kiun Li rivelis arablingve sur la monto Karmel dum la somero de 1891. [3].

Membroj de la UDJ

Nuntempaj Naŭ Membroj elektitaj en la 30-a de aprilo 2008

Nomo Unua Elekto
Peter Khan 1987
Hooper Dunbar 1988
Farzam Arbab 1993
Kiser Barnes 2000
Firaydoun Javaheri 2003
Paul Lample 2005
Payman Mohajer 2005
Gustavo Correa 2008
Shahriar Razavi 2008

Fotografaĵo videbla ĉe Bahaikipedia

Pasintaj Membroj

la 9 membroj de la UDJ bahaa en 1963
Nomo Servo Vivo
Lutfullah Hakim de 1963 ĝis 1968 1888 - 1968
Amoz Gibson de 1963 ĝis 1982 1918 - 1982
Charles Wolcott de 1963 ĝis 1987 1906 - 1987
David Hofman de 1963 ĝis 1988 1908 - 2003
Borrah Kavelin de 1963 ĝis 1988 1906 - 1988
Hugh Chance de 1963 ĝis 1993 1911 - 1998
Hushmand Fatheazam de 1963 ĝis 2003 1924 -
Ali Nakhjavani de 1963 ĝis 2003 1919 -
Ian Semple de 1963 ĝis 2005 1928 -
David Ruhe de 1968 ĝis 1993 1914 - 2005
Adib Taherzadeh de 1988 ĝis 2000 1921 - 2000
James Douglas Martin de 1993 ĝis 2005 1929 -

Eksteraj ligiloj