Universala Ekspozicio de Parizo de 1889

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ekspozicio de 1889 vidita el balono

La Universala Ekspozicio de Parizo de 1889 estis organizita de Jean-Charles Alphand, kaj okazis de la 6-a de majo 1889 ĝis la 31-a de oktobro 1889.

Ĝi akceptis 32,3 milionojn da vizitantoj[1] kaj etendiĝis sur 50 hektaroj. La plej estaraj simboloj de tiu Internacia ekspozicio estas la Eiffel-Turo kaj la grandega "Galerio de Maŝinoj" de Ferdinand Dutert (ĉirkaŭita de tri inĝenieroj: Pietron, Charton kaj Contamin) ambaŭ konstruitaj por la okazo. Estas ankaŭ la ekapero de la "Skolo de Nancy" kaj la alveno de Art nouveau en Francio.

La Eiffel-Turo estis tiam konsiderata kiel provizora konstruaĵo destinita por esti malkonstruita post mallonga tempo (ĝia kreinto, inĝeniero Gustave Eiffel, akiris ekspluat-koncesion kiu savis ĝin), dum la "Palaco de Trocadéro" kiu frontis ĝin estis destinita por daŭri. Okazis la malo.

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pascal Ory, Les Expositions universelles de Paris, Ramsay, 1982

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]