Universala Esperanto-Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la plej granda internacia organizaĵo de parolantoj de Esperanto. Se vi serĉas informojn pri aliaj signifoj, vidu la paĝon UEA.

Universala Esperanto-Asocio (UEA), fondita en 1908, estas la plej granda internacia ne-registara organizaĵo de parolantoj de Esperanto, kun membroj en 121 landoj (laŭ la Jarlibro de UEA de 2009) kaj en oficialaj rilatoj kun la Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko. Aldone al proksimume ses mil individuaj membroj, 70 landaj Esperanto-asocioj aliĝis en UEA, kun sume ĉ. 12.600 membroj el 69 landoj (laŭ Jarlibro, 2010). La nuna prezidanto de UEA estas Mark Fettes, elektita por la oficperiodo 2013–2016.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

UEA havas kaj individuajn membrojn, kiuj registriĝas centre en Roterdamo, kaj aligitajn membrojn, kiuj estas la membroj de la aliĝintaj Landaj Asocioj.

La plej alta decidrajta organo estas la Komitato de UEA, kiu elektas la Estraron. En la Komitaton oni eniras je tri malsamaj vojoj:

  • Komitatano A: kiel reprezentanto elektita de aliĝinta Landa Asocio aŭ faka asocio, aŭ (tiu grupo estas la plej granda);
  • Komitatano B: kiel reprezentanto elektita de la Individuaj Membroj;
  • Komitatano C: la jamaj komitatanoj A kaj B rajtas alelekti certan nombron da pliaj komitatanoj.

Oficejoj[redakti | redakti fonton]

Centra Oficejo de UEA (2002)
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Centra Oficejo de UEA.

UEA havas Centran Oficejon en Roterdamo, Nederlando. Tie rezidas oficiale ankaŭ TEJO. Krom tio ekzistis kaj ekzistas pluraj aliaj centroj, ekzemple la novjorka oficejo ĉe la sidejo de la Unuiĝintaj Nacioj (ekde 1977), kaj la Afrika Centro (ekde 2001). Nun nur historiaj estas la Serva Centro en Ĝenevo (1947-1960/1980), la Grafika Centro Antverpeno kaj la Scienca Eldona Centro en Budapeŝto.

Junulara sekcio[redakti | redakti fonton]

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) estas la junulara sekcio de UEA, por membroj malpli ol 30-jaraj. TEJO havas propran strukturon kun Komitato kaj Estraro, sed dependas de la "patrina" organizaĵo UEA.

Simile al la Universala Kongreso de UEA, TEJO organizas Internacian Junularan Kongreson ĉiujare en malsama loko. IJK estas semajndaŭra okazaĵo de koncertoj, prezentaĵoj, ekskursoj, kaj ĝenerala amuziĝo kiu allogas junulojn el la tuta mondo.

Aktivecoj[redakti | redakti fonton]

Universala Esperanto-Asocio celas, laŭ la Statuto el 1980, disvastigi la uzadon de Esperanto, agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj, plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj kaj "kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco, kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj". La ĉefaj konstantaj laboroj de UEA estas:

Ekonomia signifo por la lingva komunumo[redakti | redakti fonton]

La plej multaj gazetoj[1] kaj renkontiĝoj en la Esperanto-komunumo estas organizataj de UEA aŭ de la Landaj Asocioj. UEA havas la plej grandan libroservon de la komunumo. Pli ol naŭdek procentoj de la organizitaj Esperanto-parolantoj estas membroj en UEA aŭ aliĝinta asocio. Tio signifas fortan merkatan koncentriĝon en Esperantujo; ekonomikistoj ĝenerale asertas, ke merkata koncentriĝo ĝenas la bonan funkciadon de merkatoj.

Kompare al tio, neneŭtralaj asocioj kiel SAT havas preskaŭ marĝenan rolon kun malpli ol dek procentoj de la merkatoj. Neneŭtrala, en la senco ke ĝi publikigas ankaŭ kontribuojn el politika vidpunkto, tamen estas ankaŭ Monato, revuo eldonata de Flandra Esperanto-Ligo.

Rilatoj[redakti | redakti fonton]

Landaj Asocioj de UEA (verdaj)

UEA havas rilatojn kun multaj fakaj Esperanto-asocioj. Kelkaj estas "aliĝintaj", simile al landaj asocioj, kaj sendas komitatanon al la Komitato. La plej multaj havas nur "kunlaboran" kontrakton kun UEA, inter ili ĉiuj "neneŭtralaj" asocioj kiel ekzemple la religiaj.

Krom kun UN kaj Unesko, UEA havas konsultajn rilatojn ankaŭ kun UNICEF kaj Konsilio de Eŭropo kaj ĝeneralajn kunlaborajn rilatojn kun Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj. UEA oficiale kunlaboras ĉe Internacia Organizaĵo por Normigado (ISO) pere de aktiva rilato al la ISO-komitato pri terminologio (ISO/TC 37). La Asocio aktivas por informado ĉe Eŭropa Unio kaj aliaj interŝtataj kaj internaciaj organizaĵoj kaj konferencoj. UEA membras en Eŭropa Lingva Konsilio, komuna forumo de universitatoj kaj lingvaj asocioj por antaŭenigi la konon pri lingvoj kaj kulturoj en kaj ekster la Eŭropa Unio. Cetere, la 10an de majo 2011, UEA kaj la Internacia informejo por terminologio (Infoterm) subskribis Interkonsenton pri kunagado, ties celoj estas interalie interŝanĝi informojn, subteni unu la alian kaj kunagadi por projektoj, renkontiĝoj, eldonaĵoj en la kampo de terminologio kaj pere de kiu UEA iĝus Asocia Membro de Infoterm.

Historio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de UEA.

Fine de 1907 Hector Hodler kaj aliaj esperantistoj komencis konstrui organizaĵon por antaŭenigi Esperanton pere de praktikaj servoj. La 28-an de aprilo 1908 ili konstatis sufiĉan subtenon por fondi "Universalan Esperanto-Asocion", kaj tiu tago estas nun konsiderata la naskiĝ-tago de UEA.

Grava disputo inter UEA kaj la naciaj societoj estis la demando, kiu reprezentu la movadon al ekstero kaj kiu pagu kaj decidu pri komunaj taskoj de la tuta movado. Post la Helsinko-sistemo de 1922 oni fine trovis en la Interkonsento de Kolonjo en 1933 jenan kompromison: UEA fariĝos la tegmento de la tuta neŭtrala movado, sed la plej multajn komitatanojn fakte sendis la aliĝintaj Landaj Asocioj.

Ĉar minoritato ĉirkaŭ eksprezidanto Eduard Stettler kaj eksdirektoro Hans Jakob estis elkore kontraŭ la kolonja kompromiso, okazis en 1936 Skismo en la Esperanto-movado: la plej multaj estroj, membroj kaj Landaj Asocioj forlasis UEA kaj transiris al nove fondita Internacia Esperanto-Ligo. La "resto" nomiĝis Ĝeneva UEA. En 1947 la Ĝeneva UEA kaj IEL kuniĝis al t.n. kunfandita UEA. La nuntempa UEA estas jure tiu nova UEA de 1947, la nuntempa Statuto de UEA registriĝis en 1980.

Membraro[redakti | redakti fonton]

Pli detalajn informojn legu en la artikolo Membronombroj de UEA

Post la dua mondmilito UEA nomis la ĝistiamajn membrojn "Individuaj Membroj". Oni akceptis Landajn Asociojn kaj nomis ties membrojn "Aligitaj Membroj" (pere de la Landaj Asocioj). Dum 1949-1955 kaj poste, estis unue malpermesite kaj poste malfacile organizi Esperanto-asocion en la plej multaj landoj de orienta Eŭropo; iom post iom la orientaj asocioj fine rajtis aliĝi al UEA (la soveta en 1989). En la 1970aj povis aliĝi pluraj sudamerikaj Landaj Asocioj, en la 1980aj kaj 90aj komencis veni afrikaj.

La nombro de individuaj membroj variis en la centjara historio plej ofte inter kvin mil kaj ok mil membroj, kun pintoj fine de la 1920aj jaroj kaj malpintoj precipe dum kaj post la du mondmilitoj. En la 1960aj ĝis 80aj jaroj UEA havis multe da aligitaj membroj el orienta Eŭropo; tiuj nombroj rapide malkreskis post 1989.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Citaĵo el EdE[redakti | redakti fonton]


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

UEA - Plej grava organizaĵo de E. - Jaron post jaro, precipe post la 1-a UK, sentiĝis, ke E sen reala praktikado internacia, simple kaj klare centrigita, ne havos altirpovon por reale pensanta mondo. La ideoj kristaliĝis en propono farita de A. Carles al la 2-a UK 1906 kaj ĝi tekstis jene: „Estus oportune, havi en multaj urboj konsulojn, al kiuj oni povus ĉiam sukcese sin turni kaj de kiuj per malgranda maklera pago - oni povus ricevi ĉiujn petitajn sciigojn, eĉ privatajn informojn pri komercistoj. Ankaŭ la vojaĝantoj ĉiam scius, kien ili povus sinprezenti por ricevi bonan akcepton kaj ĉiujn postulitajn informojn, ne ĝenante iun.“ La UK decidis „Rekomendi al la societoj kaj grupoj, ke ili fondu en ĉiuj lokoj, kie estos eble, E-istajn konsulejojn, kiuj povos en la landoj, kie tiu nomo ne estus akceptata de la registaro, ricevi alian nomon, kiel ekzemple, E-istaj Agentejoj.“ Tiu ĉi bonintenca forŝovo de la propono al la grupo malatentis jam tiam la neceson de speciala organizo kaj de centro, tial la propono estis praktike enterigita.

Preskaŭ du jarojn poste reprenis la proponon Th. Rousseau kaj H. Hodler. En serio de artikoloj Hodler skizis la novan organizaĵon kaj en n-ro 30 (de la 1-a majo) de ,Esperanto' 1908 aperis la informo pri la fondo de Universala Esperanto-Asocio. La unua oficiala informilo en la sama n-ro donis la formalajn kaj praktikajn detalajn de UEA.

Alia ĝermo de UEA estis la E-oficejoj la E-oficejoj, starigitaj laŭ propono de Rousseau. La unua E-oficejo estis en franca urbo Bourg en Bresse, kie vivis Rousseau, la kunfondinto de UEA.

Simpla, servopreta, malmultekosta: estas ĉefe tiuj kvalitoj, kiuj kaŭzis la rapidan kreskon de UEA. La provizora regularo aperinta en ,E' (12 majo 1908) fiksis la celojn: 1. Sub la nomo UEA estis fondita Asocio, kies celo estas la plifaciligo de la ĉiuspecaj rilatoj inter diverslingvano kaj la kreo de fortika ligilo de solidareco inter ĝiaj anoj. - 2. la sola lingvo oficiala de la UEA estas la lingvo E, tia, kia ĝi estas difinita per sia literatura kaj teknika vortaro. Konsekvence la UEA neniel enmiksiĝos en lingvaj diskutoj. - 3. La UEA estas absolute neŭtrala rilate al religio, politiko kaj nacieco. - Tiuj tri fundamentaj reguloj nur iom modititaj troviĝas ankoraŭ nun en la statuto.

La unua kunveno de UEA okazis en Dresden dum la 4-a UK 1908. La tagordo enhavis la raportojn de la fakoj ekzistintaj tiam (1. administrado, 2. konsuloj kaj oficejoj, 3. turismo), kaj proponon pri kreo de novaj fakoj: komerco kaj industrio, instruado. La jarlibro mem aperis antaŭ la kongreso kaj indikis la staton de UEA: 206 delegitoj, 46 vicdelegitoj, 94 subdelegitoj, 62 E-oficejoj, el kiuj 22 plene organizitaj; ĉio en 249 lokoj kaj en 23 landoj; pagintaj membroj: 1223.

Kiel unuan etapon de la evoluo oni povus fiksi la tempon 1908-1912, de la fondo ĝis la tielnomita Financa reformo, en Krakovo diskutita kaj akceptita. La ekstera evoluo de la asocio estis videbla el la jarlibroj, ili estas la mezuriloj plej bone videblaj de la progreso kaj de la enradikiĝo. La mizeraspektan libreton de 1908, de 24 paĝoj, anstataŭis jam en 1911 broŝuro de 184 paĝoj entenantaj 885 lokojn kun delegitoj kaj konsuloj en 47 landoj. 158 E-oficejojn, 266 entreprenojn, 7804 membrojn. La forton de la asocio ankaŭ dokumentas la fakto, ke la sinteno de la gvidantaj E-istoj de tiu ĉi tempo notinde iĝis pli favora kaj komprenema. Ja ne mankis ĵaluzo kaj malkompreno, sed antaŭ la evidenta progreso silentiĝis ankaŭ tiuj ĉi voĉoj.

La eksplodo de la milito trafis UEA en la plej bona stato: solida konduto financa, fido ĝenerala ĉe la E-ista publiko, klaraj gvidlinioj, ĝojiga membrostato. Tre gravis, ke la delegitoj de UEA en la militantaj landoj ne estis kaptitaj de la milita spirito. Tio permesis, ke la Centra Oficejo daŭrigu unue sian kutiman laboron, degeliĝanta al nenio dum la unuaj monatoj kaj nur time repreninta ioman amplekson post januaro 1915. La stabo, konsistinta kun la direktoro el ses personoj, malgrandiĝis je du por poste kreski ĝis ok kaj dek kun la libervolaj helpantoj.

UEA dissendis dum sept. 1914 cirkuleron al la delegitoj kun teksto por enpresi en tagaj gazetoj. Tiu ĉi informo tradukita en 30 lingvojn aperis en centoj da tagaj gazetoj. Ĝi tekstis: „Ĉar la militagoj okazis preskaŭ subite, multaj personoj troviĝas surprizataj en la malamikaj landoj kaj ne plu havas la eblon, korespondi kun siaj parencoj kaj amikoj. Por laŭeble helpi ilin, la oficejo de UEA, sidanta en Ĝenevo, ĵus informis siajn delegitojn en la malamikaj landoj, ke ĝi volonte servos kiel Perilo por la interŝanĝado de privataj korespondaĵoj inter la malamikaj landoj. La leteroj estas ricevataj ĉe la Ĝeneva Oficejo, el kie ili estas transdonataj al la adresato, se bezone post traduko. Estas akceptataj nur la nefermitaj korespondaĵoj, havantaj absolute nenian politikan aŭ militistan karakteron. La personoj, kiuj deziras uzi tiun servon, nun en plena funkciado, estas petataj, sendi ĉiujn leterojn, kun du internaciaj respondkuponoj, al UEA, 10. rue de la Bourse, Genève, Svislando. Dum sept. ĝis dec. 1914 la alveno de korespondaĵoj fariĝis timiga - pro la laboro kiun postulis la plenumo. Jen la dispartiĝo laŭ fakoj: 1. simpla transsendo; 2. specialaj servoj; 3. monsendo; 4. militistoj; 5. civilkaptitoj; 6. rehejmigado de civiluloj en militregionoj; 7. militkaptitoj kaj rilatoj kun la respektivaj aŭtoritatoj; 8. rilatoj kun ruĝkrucaj organizaĵoj; 9. Ruĝa Kruco, Ĝenevo; 10. variaĵoj. Neforgesindaj estas la servoj, kiujn plenumis la delegitoj Pinagel, Alfred Mahn, Bernhard Luis, Charles Brunet, Schwaiger, f-ino Gérard, prof. Christaller, St. Rudnicki, Szabunlevicz kaj aro da aliaj.

Menciinda detalo en la historio de UEA estas la ĉikanoj. De 1916 la gazeto ,E' estis malpermesita en Francujo kaj malgraŭ interveno de generalo Sébert ĉe ministro Painlevé tiu ĉi malpermeso ne estis forigata. La milita aŭtoritato, kiu decidis pri tio, bazis sin sur la prijuĝo de oficiro de cenzuro, fama E-isto, fariĝinta Idisto. (La gazeto havis tiam 300 abonantojn en Francujo.) Tre malutilis ankaŭ tio, ke la poŝto por transmaraj landoj pasis Francujon. La brita cenzuro tiurilate kondutis pli larĝanime. La germana cenzuro ne ekzamenis periodaĵojn, trairintajn Germanujon, sed nur korespondaĵojn.

La agado de UEA sur E-ista kampo estis tiu de ligilo inter la ankoraŭ funkciantaj organizaĵoj en kelkaj neŭtralaj landoj kaj la aktivaj E-istoj. Aperis regule ,E‘ ĉiumonate kun artikoloj pri tutmondaj problemoj. En 1916 aperis jarlibro, kiu enhavis ĉefajn informojn kaj la adresaron de delegitoj. Plie aperis dufoje libreto: „E dum la milito“, kiu enhavis resumon de la stato de la movado. Elokvente parolis pri la sekvoj de la milito la ciferoj. En 1914 la nombro de pagintaj anoj estis 7233, en 1915 estis 2699, en 1918 1958.

Je la 11-a nov. 1918 silentis la kanonoj. Unu post la aliaj alvenis leteroj de revenintaj soldatoj. Per Alvoko al la E-istaro (jan. 1919) subskribita de Hodler kaj E. Stettler, UEA anoncis la reprenon de la laboroj. La malsano de Hodler devigis ŝanĝon en la administra gvidado, kiun akceptis E. Stettler kaj dum marto ankaŭ la Centra Oficejo translokiĝis al Bern. La jaro 1919 estis plene dediĉita rekonstrui la asocion. Je la fino de la jaro UEA kalkulis 3114 anojn. La sumo de poŝtaĵoj ricevitaj kaj senditaj atingis denove 20.000 kontraŭ 8.300 en 1918.

Du gravaj okazintaĵoj distingas la jaron 1920: la morto de la fondinto Hodler kaj la okazigo de l' unua postmilita UK en Hago. Monumenton Hodler ne bezonas, tion li kreis en UEA, en kiu li metis sian tutan koron, amon kaj inteligenton. Bela memoraĵo, kiun li lasis, estis la donaco de kapitalo, kiu devis certigi la ekziston de UEA. Dum la UK la ĉefa laboro de la UEA-kunveno estis la diskuto pri la statuto, kiu estis verkata de Stettler.

La UK en Helsinki en 1922 alportis gravan ŝanĝon: UEA fariĝis kolono de duflanka tutmonda organizaĵo E-ista. Per la kontrakto de Helsinki UEA fordonis certajn laborojn, kiujn ĝi ĝis tiam plenumis. La evoluo de UEA ĝis 1932 iris sian vojon, regule kaj decide. Ĝi ĉefe dediĉis sin al la firmigo de la propra organizaĵo, al la plibonigo de la servoj, al la plidensigo de la delegita reto kaj al la pligrandigo de la membraro. La membraro de 1919 kreskis ĝis 1927, poste malkreskis.

  • 1920: 3894
  • 1921: 5570
  • 1922: 6253
  • 1923: 6332
  • 1924: 8205
  • 1925: 9424
  • 1926: 8687
  • 1927: 9100
  • 1928: 9095
  • 1929: 9113
  • 1930: 9062
  • 1931: 8835
  • 1932: 8619

La prezidanto de UEA estis la fondinto H. Hodler ĝis la morto 1920. Okupis tiun ĉi oficon ĝis sia malsaniĝo en 1924 E. Stetter. De tiam ĝis 1928 prezidis E. Privat, poste fariĝis denove prezidanto E. Stettler, kiu rezignis pro la ofico en 1934 kaj sekvis lin L. Bastien.

Multajn partojn de la historio de UEA v. en la artikoloj: Organizo, Milito, Esperanto, Oficiala Jarlibro, Hodler, Privat Stettler, ktp. Pri la nuna stato de la organizo 1. la jarlibron 1934 p: 6-16.

Detalan, kvankam ne kompletan historion de UEA enhavas ,Historia skizo, 1908-1933, verkita de Georgo Agricola (Jarlibro 1933), kiu aperis ankaŭ en aparta represo. Nia artikolo estas kompilaĵo el la nomita skizo.


Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kp. statistikon de Aleksander Korĵenkov, prezentitan dum la ĵurnalista kongreso en Vilnius 2008. La statistiko estas represita en artikolo de Alfred Schubert pri la ĵurnalista kongreso en Esperanto aktuell, proksimume n-o 3/2008, p. 4 - 5.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]