Universala Medicina Esperanto-Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA) estas faka Esperanto-asocio pri medicino, fondita en 1908. Ĝi estas faka organizo de UEA.

Laŭ la stato de 2014 ĝia prezidanto estas Christoph Klawe (Germanio).

Historio

La "Tutmonda Esperantista Kuracista Asocio" (TEKA) fondiĝis en 1908 dum la 4-a Universala Kongreso, en Dresdeno, sekve de alvoko de Wilhelm Róbin en Voĉo de Kuracistoj.

Poste nomita Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA), ĝia unua adresaro kun plena nomaro enhavis 19 landajn konsulojn, 41 urbajn reprezentantojn kaj 428 anojn.

Organoj de la asocio estis Internacia Medicina Revuo, kiu publikiĝis en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj, post la Dua Mondmilito sekvis Medicina Revuo (1951-1963) kaj dufoje jare Medicina Internacia Revuo (ekde 1964). El tio, de 1964 ĝis 1977 la revuo redaktiĝis en Tiba (Japanio), poste ĝi kompiliĝis en Krakovo (Pollando). Ekde la 21-a jarcento la revuo ankaŭ aperas en reta eldono. En junio 2013 celebriĝis la 100-a eldono. Inter 1987 kaj 1990 UMEA krome eldonis la revuon Medicina Kuriero, kiu aperis en Sofio - neregule la kuriero pluaperas ĝis nun.

Dosiero:19a imek 2014 budapesto.jpg

Internaciaj konferencoj

Ekde la jaro 1977 la asocio ĉiun duan jaron okazigas internaciajn medicinistajn Esperanto-konferencojn (IMEK). La unua disvolviĝis en Krakovo, sekvis 2-a konferenco de 1979 en Hódmezővásárhely (Hungario), 3-a de 1981 en Ruse (Bulgario), 4-a de 1983 en Poprad (Ĉeĥoslovakio), 5-a de 1985 en Schwerin (GDR), 6-a de 1987 en Krakovo (Pollando, samtempe al la tiujara IJK de TEJO), 7-a de 1989 en Kortrijk (Belgio), 8-a de 1991 en Kaunas (Litovio), 9-a de 1993 en Veszprem (Hungario), 10-a de 1995 en Ternopil (Ukrainio), 11-a de 1997 ree en Krakovo, 12-a de 1999 en Opava (Ĉeĥio), 13-a de 2001 en Osijek (Kroatio), 14-a de 2003 en Oradea (Rumanio), 16-a de 2006 en Ŝanhajo (Ĉinio), 16-a de 2008 ree en Krakovo, 17-a de 2010 duafoje en Hódmezővásárhely kaj en Szeged[1] kaj 18-a de 2012 duafoje en Opava. Aktuale, la 19-a IMEK okazas dum semajno de julio 2014 en Budapeŝto (Hungario),[1] organizata fare de la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Referencoj