Universala Terminologio de la Arkitekturo
Universala Terminologio de la Arkitekturo. (Arkeologio, arto, konstruo kaj metio). De Francisco Azorín Izquierdo, 1933, 215 p. „La verko enhavas ĉ. 2000 fakvortojn kaj 2000 desegnojn, ĉiu radikvorto estas tradukita en 6-8 lingvojn. Do ĝi estas gravega gajno en nia fakvortara literaturo... La desegnoj ĝin faras kvazaŭ atlaso de la arthistorio... Sed lingvaj malkorektaĵoj“.(Lingvo Libro, 1934, p: 12)