Universala atlaso de lingvaj strukturoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universala atlaso de lingvaj strukturoj
emblemo
libera programarodatumbazoretejo
Komenco 2008 vd
Fondinto(j) kolektivo vd
Posedata de Max-Planck-Societo vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Universala atlaso de lingvaj strukturoj (angle World Atlas of Language Structures) estas granda datumbazo de strukturaj proprecoj de lingvoj — fonologio, gramatiko, leksiko — kaj konstruaĵoj de lingvoj kiujn oni kolektis el priskribaj materialoj[1]. Ĝi estis eldonita de la Eldonejo Universitato de Oksfordo kiel libro kun kompakta disko en 2005.

La dua, interreta eldono aperis en aprilo 2008. La Max-Planck-instituto pri evolua antropologio kaj la cifereca biblioteko Max Planck ĝin daŭrigas. La redaktoroj estas Martin Haspelmath, iniciatinto de Glottopedia, Matthew S. Dryer, David Gil kaj Bernard Comrie.[1]

La atlaso donas informojn sur la loko, la lingva aliĝo kaj la bazaj tipologiaj karakteroj de granda nombro de la monda lingvoj. Ĝi interrilatas kun Google Maps. La informoj de la atlaso eldonitas sub la permesilo Krea Komunaĵo.

Ili ankaŭ prizorgis la lingvoinformtenejon Glottolog ĝis 2015, kiam ĝi estis transprenita fare de la Max Planck Instituto por la Scienco de Homa Historio en Jena.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]