Universala gaskonstanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La universala gaskonstanto R (aŭ R0) estas la produto de Avogadro-nombro (NA) kaj Boltzmann-konstanto (kB).

Tio servas por ligi temperaturon, molkvanton kaj energion de la gaso. Tio uzatas en statoegaligo de gasoj.

R = 8,314472(15)\,\frac{J}{K . mol} = 8,314472(15)\,\frac{Pa\, . m^3}{K . mol}

La ĉeferarujo de la pritaksita valoro estas metita en krampoj.

Pli elvolvita formo de ĉi tiu lasta esprimo estas R = 8,314 472 J K-1 mol-1 ± 0,000015 J K-1 mol-1.

La individua gaskonstanto R_s[redakti | redakti fonton]

La individua (aŭ specifa) konstanto de gaso, notata R_s, estas la universala gaskonstanto dividita per la molmaso de la gaso.

R_\mathrm{s}=\frac{R}{M}

La grammolekulo de seka aero valoras M_a = 28,9644 g/mol = 0,0289644 kg/mol. Tial, la individua konstanto de seka aero estas:

R_\mathrm{s,air} =287{,}058\;\mathrm{J\ kg^{-1}\ K^{-1}}

Ĵulo J = Neŭtono*metro = N m , kaj Temperaturo T en Kelvino = °C + 273,15

Kelkaj individuaj gaskonstantoj Rs :

Gaso SI-unuo
J/kg·K
Molmaso
kg/kmol
Argono, Ar 208 39,94
Karbon-dioksido, CO2 188,9 44,01
Karbon-monoksido, CO 297 28,01
Heliumo, He 2077 4,003
Hidrogeno, H2 4124 2,016
Metano, CH4 518,3 16,04
Nitrogeno, N2 296,8 28,02
Oksigeno, O2 259,8 32
Propano, C3H8 189 44,09
Sulfur-dioksido, SO2 130 64,07
aero 287 28,97
akvovaporo 455 18,01

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]