Universala gramatiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Universala gramatiko estas teorio lingvistika, laŭ kiu ĉiuj homaj lingvoj havas la samajn gramatikajn principojn, denaske posedatajn de ĉiuj homoj.

Tri lingvistoj, kiuj forte kontribuis al tiu teorio, estas Noam Chomsky, Edward Sapir kaj Richard Montague. Elementaj formoj de la teorio estas troveblaj jam tre frue; foje oni konsideras Roger Bacon kiel fondinton de la ideo.

Aplikante la generan-transforman gramatikon oni longe supozis, ke la universala gramatiko konsistus el aro da reguloj ebligantaj al lingvo-lernantaj infanetoj fari kaj juĝi hipotezojn pri la perceptata lingva materialo. Tiu vido estis forlasita, kiam evoluis la teorio pri principoj kaj parametroj (Chomsky, 1981), kies hipotezo estas, ke la bazaj lingvaj reguloj, denaskaj, devas esti pli detalaj ol nura konkluda kaj analiza sistemo. Infano dum lingvoakiro povas baziĝi sur tiu forta sistemo kaj lernas nur la valorojn de iuj parametroj, per kiuj la lingvoj diferencas (ekzemple, ĉu ekzistas artikoloj, ĉu antaŭ aŭ malantaŭ la substantivo, ktp.).

Pli novaj sintaksaj teorioj (Chomsky, 1995) asertas, ke la diferencoj inter lingvoj limiĝas al la leksiko, ke gramatikaj parametroj koncernas nur ecojn de funkciaj leksikaj elementoj kaj lingvo-akiro estas nura akiro de leksiko. Tiu teorio tamen forte dependas de la difino de leksemo; se oni, kontraŭe al la tradicio, metas la tutan gramatikon en tiun difinon, la teorio perdifine pravas.

Parton de siaj principoj la universala gramatiko povas derivi el esploroj pri lingvaj universalaĵoj, kiuj strebas identigi komunajn ecojn de ĉiuj lingvoj. "Absolutaj" universalaĵoj, kiuj validas senkondiĉe, estas verŝajne parto de la universala gramatiko; ekzemple la konstato, ke ĉiu frazo havas eksplicitan aŭ implicitan subjekton (se oni ĝuste difinas "implicita"). Alia kategorio, la "implicaj universalaĵoj", havas la formon "se lingvo estas/havas x, ĝi estas ankaŭ y"; tiaj universalaĵoj do ne validas absolute, sed ili parte povas esti transformitaj al absoluta formo.

Rivalaj teorioj[redakti | redakti fonton]

La plej forta rivalo de la universala gramatiko kaj ĝiaj posteaĵoj en la pasinteco estis la kondutismaj teorioj de lingvo-lernado. Burrhus Frederic Skinner, tre konata reprezentanto de kondutismo, en sia libro verbal behavior (1957) neas, ke necesas iu denaska lingva regulsistemo, kaj asertas, ke parolado estas lernata same kiel aliaj formoj de konduto.

Nuntempe komputikaj lingvistoj kiuj kredas je statistikaj metodoj estas la ĉefaj kontraŭuloj de la teorio. Ili ofte pridubas la nativismon de la teorio (do ili havas pli empirisman sintenon). Krome, oni povas pridubi, ĉu formala teorio entute povas priskribi naturajn lingvojn. Alia punkto estas filozofia, ĉu oni devus priskribi lingvon nur kiel sintakson, sen atento pri semantiko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]