Universala repacigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Universala repacigo estas doktrino laŭ kiu ĉiuj, senescepte, estas salvotaj per Kristo, ne gravas kiel iu respondas al Evangelio. Tio presupozas ke Kristo mortis efike tiel por la riproĉulo kiel por la elektitaj, sekve Kristo ofertis la pekpagon de ĉiuj la pekoj de l' homaro senescepte. Origeno proponis tion en 3-a jarcento en libro De principiis. En la 6-a jarcento, Origeno estis kondamnita de la Eklezio pro la instigo de la imperiestro Justiniano. Malgraŭ tio, la Origena interpreto de la Biblio floris en la okcidento dum la jaroj 600-1200, kiam li estis unu el la ĉefaj aŭtoroj de la okcidentaj librejoj. Tamen en la 13-a jarcento, la okcidenta eklezio decidis fine eksigi for tiujn ideojn.