Komplutensa Universitato de Madrido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Universidad Complutense)
Komplutensa Universitato de Madrido
publika universitato • eldonejo de malfermita aliro • eldonejo • akademia eldonejo
moto Libertas Perfundet Omnia Luce

Libereco inungos ĉion per lumo

Informoj
fondodato 1970
speco Publika esplora neprofitcela geinstrua altlernejo
Situo
Geografia situo 40° 26′ 57″ N, 3° 43′ 37″ U (mapo)40.449038888889-3.7270305555556Koordinatoj: 40° 26′ 57″ N, 3° 43′ 37″ U (mapo)
lando Hispanio
urbo Rectorado de la UCM
Nombroj
nombro de studentoj 91 598 vd
retejo [Oficiala retejo Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Unuiĝo de Mediteraneaj Universitatoj
• Utrecht Reto
• ORCID
Monda Retbiblioteko
Asocio de Eŭropaj Universitatoj
• Konferenco de la Rektoroj de la Universitatoj de Hispanio
• Spanish Association of University Presses
• Coalition for Advancing Research Assessment vd
filiita al
• Europaeum vd
filioj
• Centro Universitario Villanueva vd
Komplutensa Universitato de Madrido (Madrido)
Komplutensa Universitato de Madrido (Madrido)
DEC
Komplutensa Universitato de Madrido
Komplutensa Universitato de Madrido
Map
Komplutensa Universitato de Madrido
vdr

La Komplutensa Universitato de Madrido (hispane Universidad Complutense de Madrid; mallongigita UCM) estas hispana publika universitato kiu estas unu el la plej malnovaj universitatoj en la mondo, kaj la plej malnova universitato de Hispanio. Ĝi troviĝas en la Universitata Urbo de Madrido kaj en la Universitata Areo de Somosaguas, en Pozuelo de Alarcón (Hispanio).

Los portadores de la antorcha (La torĉoportantoj) – Skulptaĵo de Anna Hyatt Huntington simbolanta la transigadon de kono el unu generacio al la venonta (Universitata Urbo, Madrido, Hispanio).

La originoj de la Komplutensa Universitato troviĝas en la Cisneriana Universitato de Alcalá de Henares por Sanĉo la 4-a la 20-a de majo 1293. Post ĝia malapero dum la 18-a jarcento, pere de la Reĝa Ordono de la Reĝino Regento de la 29-a de oktobro 1836, dekretiĝis la malaperigo en Alcalá kaj translokiĝo al Madrido, kie ĝi nomiĝis Centra Universitato.

En 1927 estis elpensita la konstruado de universitata kvartalo, en la zono de Monkloo, en la terenoj ceditaj de la reĝo Alfonso la 13-a. La Hispana Enlanda Milito konvertis la kvartalon en batalkampo, kaŭzante la detruadon de fakultatoj kaj institutoj kaj la perdon de ĝia riĉa heredaĵo (sciencaĵoj, artaĵoj kaj ampleksaj bibliografiaĵoj ĉefe el la antikva komplutensa universitato). Ankaŭ perdiĝis, grandparte pro ekzilado, multajn prestiĝajn profesorojn.

Ĝiaj aktivaĵoj disvolviĝas en du areoj, unu en la Universitata Urbo en la distrikto Monkloo-Aravako kaj la alia en Somosaguas, Pozuelo de Alarcón.

La Komplutensa Universitato estas la edukcentro kun pli da ĉeestaj studentoj en tuta Hispanio (laŭ datumoj de la Universitato mem, en la lerneja jaro 2006–2007 ĝi havis entute 88.177 studentojn) kaj ĝi estas la dua en tuta Eŭropo. En tiu sama lerneja kurso ĝi havis pli ol 6.000 profesorojn.

Cetere, la biblioteko de la Universitato estas unu el la plej gravaj de Hispanio, ĝi estas la dua laŭ bibliografiaj arkivoj post la Nacia Biblioteko de Hispanio.

Ekzemplaj studintoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]