Universidad Mayor de San Andrés

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universidad Mayor de San Andrés
universitato
Informoj
fondodato 1831
fondinto(j) Andrés de Santa Cruz vd
lando Bolivio
urbo Universidad Mayor de San Andrés
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Asocio Universitata de Franclingvio vd
vdr

La Universidad Mayor de San Andrés, aŭ simple UMSA, troviĝas en la urbo La Paz, Bolivio. Ĝi estas unu de la plej prestiĝaj universitatoj de la lando, partoprenanta de multaj movadoj dum la diktaturoj kaj simbolo de la edukado kaj paza kaj bolivia.

Centra konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo kiu aktuale estas hejmo de la ĉefaj oficejoj de tiu ento, konata kiel Monoblock, estas situanta ĉe la Avenuo Villazón de la urbo La Paz kaj estis projektita en 1942 de la arkitekto Emilio Villanueva Peñaranda, kiel parto de universitata komplekso inspirita en la antaŭkolumba arkitekturo, kio finfine ne realoĝis totale. Ties konstruado, iniciatita en 1942 kaj finita kaj inaŭgurita la 4an de julio en 1947, estis tiam kritikita ĉar temis pri la unua alta konstruaĵo en la urbo.

Ĝi enhavas 13 etaĝojn, el kiuj 11 estas klasoj, bibliotekon kaj spektaklejon malferma al publiko por diversaj eventoj. Ĉirkaŭe oni konstruis apudajn konstruaĵojn, el kiuj kelkaj estas separataj de tiu centra per liberaj areoj kaj estas ankaŭ resto de la antikva konstruaĵo de Militlernejo, projektita ankaŭ de Villanueva.

Altlernejoj[redakti | redakti fonton]

La universitato havas la jenajn altlernejojn:

  • Juro kaj Politikaj Sciencoj
  • Medicino
  • Arkitekturo, Arto, Dezajno kaj Urbanizado
  • Sociaj Sciencoj
  • Ekonomiko
  • Beletro kaj Edukadiko
  • Farmacio kaj Biokemio
  • Inĝenieriko
  • Tekniko
  • Sciencoj
  • Dentokuracado
  • Geologio
  • Agronomiko

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Documentos de la UMSA. Septiembre de 1948. [2] Arkivigite je 2014-08-31 per la retarkivo Wayback Machine
  • Serrudo Ormachea, Maruja. Historia de la universidad boliviana. Historia de la Educación Latinoamericana, ISSN 0122-7238, Nº. 8, 2006, págs. 49-64. [3]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]