Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Centra biblioteko
Arkitekto: Juan O'Gorman
Turo de rektora oficejo de UNAM
Arkitektoj:
Enrique del Moral, Mario Pani kaj Salvador Ortega Flores

La Universidad Nacional Autónoma de México (mallonge UNAM; "Nacia Aŭtonoma Universitato Meksika") estas unu el la plej malnovaj universitatoj de la amerika kontinento. Ĝi estas la plej granda kaj plej renoma de la latin-amerikaj landoj.

La ensemblo de konstruaĵoj, sportejoj kaj senkonstruaĵaj arealoj de la Ciudad Universitaria (universitata urbo) en 2007 estis akceptita en la listo de la Monda heredaĵo de UNESKO.

Historio

Fondo

La 21-an de septembro 1551 la (posta) reĝo Filipo la dua fondis nome de sia patro (Karolo la 5-a) la Real y Pontificia Universidad de México. La 25-an de januaro 1553 ĝi estis inaŭgurata de vicreĝo Luis de Velasco de Novhispanio en strato Calle de San Ildefonso en Centro Histórico ("Historia centro") de Meksikurbo. En 1865 la universitato estis malfondita de la meksika imperiestro Maximilian, sed la 22-an de septembro 1910 refondita kiel Universidad Nacional de México laŭ ordono de Porfirio Díaz als Universidad Nacional de México.

Post la magraj jaroj de la revolucio la universitato reestabliĝis kiel institucio depost 1920. Kompletan aŭtonomion ĝi atingis nur post la unua striko de studentoj kaj profesoroj en 1929. (Pliaj strikoj okazis en 1936 kaj 1944.)

En 1954 ekfunkciis la nova „universitata urbo“ Ciudad Universitaria en la sudo de Meksikurbo.

Esperanto

En la UNAM dum diversaj periodoj ankaŭ okazis Esperanto-kursoj. Konataj estas la kursoj en la fakultato pri Sciencoj, fare de Juan de Oyarzábal. Li disdonis flugfoliojn en la UNAM kaj instruis la lingvon inter 1957 kaj 1966. Ankaŭ eblis havi diplomon. Cvi Solt (nun vivanta en la kibuco Gaaton, Israelo) havas diplomon pri Cseh-kurso de decembro 1958. Ne estas konate ĉu en la periodo post 1966 estis kursoj en la UNAM. Denove okazis kursoj post la jaro 1999 en la jura fakultato de la UNAM.

Eksteraj ligiloj