Federacia Universitato de Cearao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Federacia Universitato de Cearao
publika universitato • publika eduka institucio • eldonejo de malfermita aliro • universitato
Informoj
fondodato 16-a de decembro 1954
Situo
Geografia situo 3° 44′ 31″ S, 38° 32′ 28″ U (mapo)-3.7418917-38.5411983Koordinatoj: 3° 44′ 31″ S, 38° 32′ 28″ U (mapo)
lando Brazilo
urbo Fortalezo
adreso Avenida da Universidade, nº 2853 - Benfica
poŝtkodo 60020-181
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
• Asocio Universitata de Franclingvio vd
filioj
• Faculdade de Medicina da Universidade Federal do Ceará vd
Federacia Universitato de Cearao (Brazilo)
Federacia Universitato de Cearao (Brazilo)
DEC
Federacia Universitato de Cearao
Federacia Universitato de Cearao
Map
Federacia Universitato de Cearao
vdr

Universitato Federala de Cearao aŭ simple UFC estas altnivela porinstrua institucio de Brazilo funkcianta en la ŝtato Cearao. UFC enhavas la kampusojn en urboj Fortalezo, Sobralo kaj Barbalha.

En Fortalezo, la universitato havas tri kampusojn: la "Kampuso de Pici (Pisi')", kun programoj en fakoj de scienco kaj teknologio; la "Kampuso de Benfica (Benfika)" kun rektorejo, programoj pri homaj sciencoj, belartoj, administracio kaj juro; kaj la "Kampuso de Porangabussu (Porangabusu')" kun programoj pri sansciencoj. La kampusoj en Sobral kaj Barbalha estas novaj kaj tie troviĝas nur lernejoj pri medicino, kiuj estas eksterigo de la centra medicina lernejo de Fortalezo.

Ankaŭ ekzistas kampuso en Barbalha kun kurso pri Medicino kaj en Sobralo kun kursoj pri Medicino, Psikologio, Inĝenierarto pri Komputado, Ekonomiaj Sciencoj, Odontologio kaj Elektra Inĝenierado.

Kurso de Esperanto[redakti | redakti fonton]

La fondinto de Federacia Universitato de Cearao, Antônio Martins Filho invitis profesoron Paulo Amorim Cardoso aranĝi kaj direkti Esperanto-kurson ĉe tiu triagrada institucio. Ĝis sia emeritiĝo Paulo Amorim Cardoso senlace zorgis pri Esperanto kiel gvidanto de la Kultura Domo. Hodiaŭ ankoraŭ funkcias Kurso de Esperanto kun semestraj kursoj. La 43-a Brazila Kongreso de Esperanto okazis en Federacia Universitato de Cearao, de la 12-a ĝis la 16-a de julio 2008. Okaze de la solena malfermo de tiu kongreso Profesoro Paulo Amorim Cardoso ricevis specialan omaĝon, kiel rekonon al lia universitata laboro favore al Esperanto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]