Universitato pri Medicino kaj Farmacio de Târgu Mureș

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Universitatea de Medicină și Farmacie din Târgu Mureș, (hungare: Marosvásárhelyi Orvosi és Gyógyszerészeti Egyetem, esperante: Universitato pri Medicino kaj Farmacio de Târgu Mureș) estas ŝtata medicina universitato en urbo Târgu Mureș (Rumanujo) kun ĉirkaŭ 3.000 studentoj kaj pli ol 700 sciencaj dungitoj.

Universitato pri Medicino kaj Farmacio en Târgu Mureș

Historio

Ĝi estis parto ekde 1945 de Universitato Bolyai komence funkciinta en Kluĵo kaj estis nur hungarlingva ĝis 1948. Ĝia nomo longtempe estis Medicina kaj Farmacia Instituto de Târgu Mureș. Ĝia unua rektoro estis profesoro doktoro Lajos Csőgör. Ĝia nuna rektoro estas profesoro Constantin Copotoiu.

Fakultatoj

  • Fakultato Ĝenerala Medicino,
  • Fakultato de Dentistscienco
  • Fakultato de Farmaciscienco.

Fontoj