Universitato Concordia
El Vikipedio
| Concordia University | |
|---|---|
| moto | Concordia salus |
| fondodato | 24-a de aŭgusto 1974 |
| speco | publika |
| urbo | Montrealo, |
| prezidanto | Frederick Lowy |
| nombro de studentoj | 45 963 (2010-2011) |
| nombro de kunlaborantoj | 7 106 |
| el tio profesoroj | 1 958 |
| retejo | www.concordia.ca |
Universitato Concordia (angle: Concordia University) situas en Montrealo, provinco de Kebekio, Kanado. Ĝi estas unu el la du universitatoj de tiu urbo kies ĉefa instru-lingvo estas la angla (la alia estas Universitato McGill).
La universitato disponas pri du sidejoj en la urbo: la kampuso Sir George Williams, en la centro, apud la metroo Guy-Concordia, kaj la kampuso Loyola, en la kvartalo Notre-Dame-de-Grâce, ĉirkaŭ 6 kilometrojn okcidente.
La universitato estas, fakte, la rezulto de kunfando kompletigita en 1974 inter la universitato Sir George Williams, kaj la universitato Loyola, ĉi lasta administrata fare de la jezuita kongregacio.