Universitato Ernst Moritz Arndt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Universitato Ernst Moritz Arndt
emblemo
fondodato 17-a de oktobro 1456
(universitataj prelegoj tamen jam okazis ekde 1436)
speco ŝtata
urbo Greifswald, Meklenburgio-Antaŭpomerio (Germanio)
gvidanto Rainer Westermann (rektoro)

Thomas Behrens (kanceliero)

nombro de studentoj 12.100 (stato oktobro 2008)
nombro de kunlaborantoj 5.029 (stato aprilo 2008, inkluzive de la universitata klinikaro)
el tio profesoroj 222
retejo www.uni-greifswald.de
v  d  r
Information icon.svg

La Universitato Ernst Moritz Arndt en Greifswald, Germanio (latine Alma Mater Gryphiswaldensis) estis fondita de urbestro Heinrich Rubenow en la jaro 1456. Apud tiuj en Heidelberg, Köln, Leipzig kaj Rostock ĝi apartenas al la plej malnovaj universitatoj de Germanio kaj eĉ estas la dua plej malnova en norda Eŭropo. Pro la iama aparteno al Svedio kaj Prusio, oni povas nomi ĝin (laŭ aĝo) unua universitato de ambaŭ landoj.

La universitato troviĝas en la urbo Greifswald en Meklenburgo-Antaŭpomerio, federacia lando de Germanio. Hodiaŭ ĝi havas ĉirkaŭ 10.000 studentojn kaj estas unu el du universitatoj de Meklenburgo-Antaŭpomerio. La dua estas Universitato Rostock.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

antaŭo de la universitata ĉefkonstruaĵo