Universitato Federacia de Norda Rio-Grando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Foto de la blazono de UFRN

La Universitato Federacia de Norda Rio-Grando (UFRN) havas sian centran kampuson en Natalo. Ĝi estas la ĉefa universitato de Norda Rio-Grando kaj unu el la dek plej grandaj federaciaj universitatoj de Brazilo laŭ nombro de unuarangaj studentoj. Ĝi antaŭe estis Universitato de Norda Rio-Grando, kiu estis kreita per subŝtata leĝo la 25-an de junio de 1958, formata de la tiam aparte ekzistantaj fakultatoj pri farmacio kaj dentistiko, medicino, inĝenierarto, natursciencoj, beletristiko, juro kaj filozofio. Ĝi estis federaciigita en decembro de 1960.

Dum la 1970-a jardeko komenciĝis la konstruado de la centra kampuso, kiu nun entenas la plimulton de la konstruaĵoj de la universitato en Natalo, sur areo granda je 123hm².

Ĝi funkciigas 45 kursojn, el kiuj 38 havas majstrigan kurson kaj 18 havas doktorigan kurson.

Nuntempe, ĝia komunumo konsistas el pli ol 27 mil studantoj, 3.062 laboristoj teknikaj aŭ administraj kaj 1.638 instruistoj.

Eksteraj ligiloj