Universitato Harvard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
universitata emblemo
Universitato Harvard

Universitato Harvard aŭ la universitato de Harvardo[1][2] estas usona universitato en Kembriĝo, Masaĉuseco, kaj membro de la Hedera Ligo. Ĝi fondiĝis la 8-an de septembro, 1636, do estas la plej maljuna institucio por supera edukado en Usono. Unue nomita Nova Kolegio, ĝi nomiĝis Kolegio Harvard la 13-an de marto, 1639, laŭ ĝia unua ĉefa doninto, John Harvard. Ĝi unue oficiale nomiĝis "universitato" anstataŭ "kolegio" en la nova masaĉuseca konstitucio en 1780.

La universitato estas unu el la plej prestiĝaj en la mondo. Ĝi havas ĉirkaŭ 2 300 fakultatanojn kaj ĉirkaŭ 6 650 studentojn antaŭdiplomajn kaj 13 000 postdiplomajn. Ĝi distancas nur 3 km de la Masaĉuseca Instituto de Teknologio, kun kiu ĝi havas longan amikan rivalecon.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke retejo de Universitato Harvard