Universitato Janos Selye

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato Janos Selye
publika universitato
Informoj
fondodato 2003
Situo
Geografia situo 47° 45′ 22″ N, 18° 7′ 47″ O (mapo)47.7561111118.12972222Koordinatoj: 47° 45′ 22″ N, 18° 7′ 47″ O (mapo)
lando Slovakio
urbo Komárno
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Universitato Janos Selye (Slovakio)
Universitato Janos Selye (Slovakio)
DEC
Universitato Janos Selye
Universitato Janos Selye
Map
Universitato Janos Selye
vdr
La universitata konstruaĵo en Komárno

Universitato Janos Selye (hungare Selye János Egyetem, slovake Univerzita Jana Selyeho) estas hungarlingva universitato en la slovaka urbo Komárno. Ĝi estis fondita en 2003.

La regiono ĉirkaŭ Komárno ĝis la unua mondmilito estis hungara, sed per decido de la usona prezidento Woodrow Wilson la parto norde de Danubo iĝis slovakia. Komárno estis kultura centro de la hungar-etna minoritato de Slovakio, kaj post la fino de la malvarma milito en 1989 la slovakiaj hungaroj pensis krei hungarlingvan universitaton. En 1990 ili formulis tiucelan proponon, kiu estis prezentita al la ĉehoslovaka parlamento. Sed necesis pli ol dek jaroj, ĝis kiam la (nun jam nur slovaka) ŝtato aprobis en 2003 la fondon de universitato, kiu ricevis la nomon de la hungar-etna sciencisto Selye Janos. Estis konstruita nova universitata konstruaĵo en Komárno, ĉe la okcidenta rando de la urbo. Apude staras studenta loĝejo, kiu funkcias ankaŭ kiel hotelo (nomata "Čajka" = mevo). Ĝiajn servojn en 2004 kaj 2006 uzis la partoprenantoj de la stud-konferencoj SUS 27 kaj SUS 29 de AIS; okazis tie ankaŭ kursoj de tiuj konferencoj.

La universitato ofertas tri studdirektojn: ekonomikon, pedagogion kaj reformitan teologion. En 2004 ĝi havis ĉ. 330 studentojn.

Elektitaj instruistoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj studentoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]