Masaryk-Universitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Universitato Masaryk)
Masaryk-Universitato
publika universitato • eldonejo de malfermita aliro • research institution • eldonejo
Informoj
fondodato 28-a de januaro 1919
Situo
Geografia situo 49° 11′ 55″ N, 16° 36′ 19″ O (mapo)49.19861111111116.605277777778Koordinatoj: 49° 11′ 55″ N, 16° 36′ 19″ O (mapo)
lando Ĉeĥio
urbo Brno
Nombroj
nombro de studentoj 32 963 vd (stato: 2020)
retejo [Oficiala retejo Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Utrecht Reto
• COMNAP
Asocio de Eŭropaj Universitatoj
• ORCID
• Association of Libraries of Czech Universities
• Coalition for Advancing Research Assessment
• Association of Czech Booksellers and Publishers vd
filiita al
Asocio de Eŭropaj Universitatoj vd
filioj
Fakultato de natursciencoj de la Masaryk-Universitato
Fakultato de juro de la Masaryk-Universitato
Fakultato de medicino de la Masaryk-Universitato
Fakultato de farmacio de la Masaryk-Universitato
Q71411434
Fakultato de informadiko de la Masaryk-Universitato
Fakultato de filozofio de la Masaryk-Universitato
Fakultato de pedagogiko de la Masaryk-Universitato
Fakultato de sociaj studoj de la Masaryk-Universitato
Fakultato de sportaj studoj de la Masaryk-Universitato
Fakultato de ekonomiko kaj administrado de la Masaryk-Universitato vd
jura formo Higher Education Institution vd
Masaryk-Universitato (Brno)
Masaryk-Universitato (Brno)
DEC
Masaryk-Universitato
Masaryk-Universitato
Map
Masaryk-Universitato
vdr

La Masaryk-Universitato estas la dua plej granda universitato en Ĉeĥio (unua estas la Universitato de Karolo en Prago). Ĝi estis fondita en 1919, situas en Brno kaj havas naŭ fakultatojn, pli ol du cent katedrojn, 2.137 pedagogojn kaj pli ol 40.000 studentojn. Ĝi estas nomita laŭ Tomáš Garrigue Masaryk, la unua prezidento de Ĉeĥoslovakio, kiu jam en la tempo de Aŭstrio-Hungario batalis por ĝia fondiĝo. Pro politikaj kialoj inter la jaroj 1960 kaj 1990 ĝi portis la nomon de Jan Evangelista Purkyně, ĉeĥa fiziologo. Rektoro estas ekde la jaro 2019 neŭrologo Martin Bareš.[1]

Administra divido[redakti | redakti fonton]

La Masaryk-Universitato nun konsistas el 9 fakultatoj kaj pluraj aliaj institutoj kaj organoj.

Fakultatoj[redakti | redakti fonton]

En la sekva listo troviĝas post la nomo inter krampoj la jaro de fondiĝo, kiun sekvas la kutime uzata mallongigo ligita al la fakultata TTT-paĝaro:

Krome, unu fakultato ne plu ekzistas:

Institutoj[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la unua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Al la fondo de la Masaryk-Universitato kontribuis ĉefe Tomáš Garrigue Masaryk, profesoro de la Universitato de Karolo en Prago kaj pli poste unua prezidento de Ĉeĥoslovakio. Kadre de sia scienca kaj politika agadoj li dediĉis atenton al la disvolvo de ĉeĥoslovakiaj altlernejoj kaj jam en la okdekaj jaroj de la 19-a jarcento emfazis la neceson de vasta konkurenco en scienca laboro. Ĉi-rilate li atentigis pri tio, ke la tiama ununura ĉeĥa universitato por sia plia disvolviĝo bezonas konkurencanton. La establo de dua ĉeĥa universitato estis dum multaj jaroj unu el liaj politikaj prioritatoj kaj li estis ĉi-afere subtenata de pluraj profesoroj, studentoj kaj la ĝenerala publiko.

Kiel la plej granda problemo montriĝis la elekto de taŭga loko por tiu ĉi universitato. Kvankam ĝenerale superis la opinio, ke ĝi fondiĝu en la moravia ĉefurbo Brno, tiun ideon kontraŭis precipe la brnaj germanoj, kiuj Brnon politike komplete regis kaj timis de malplifortiĝo de sia influo. Tio fariĝis eĉ fonto de naciaj konfliktoj, kiuj kulminis per tragikaj surstrataj konfrontoj en la jaro 1905 okaze de la t.n. Volkstag (germane popoltago).

Fondo en 1919[redakti | redakti fonton]

Nur la fino de la unua mondmilito kaj la disfalo de Aŭstrio-Hungario kunportis pli favorajn kondiĉojn por fondo de nova universitato. Ĝi fondiĝis per speciala ĉeĥoslovakia leĝo numero 50 Sb. de la 28-a de januaro 1919. En la tempo de sia ekesto ĝi konsistis el kvar fakultatoj (jura, medicina, naturscienca kaj filozofia).

Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Kiam en la 17-a de novembro 1939 la nazioj fermis ĉiujn altlernejojn en la tiama Protektorato Bohemio kaj Moravio, ankaŭ la Masaryk-Universitato devis fermiĝi. Dum la periodo de la Dua Mondmilito (1939-1945) ĝi ne funkciis. En la jaro 1942 okazis amasa mortigo de multaj instruistoj de la universitato en la nazia koncentrejo Mauthausen. La universitato denove malfermiĝis kaj la instruado rekomenciĝis nur post la fino de la milito, en 1945.

Post la Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

La politikaj ŝanĝoj, kiuj okazis en Ĉeĥoslovakio post la fino de la Dua Mondmilito kaj rezultis en la komunisma puĉo okazinta en la jaro 1948, influis multe ankaŭ la akademian vivon ĉe la universitato. Plej okulfrapa estas la deviga nomŝanĝo, kiu okazis en 1960. Tiam la reganta Komunisma Partio de Ĉeĥoslovakio proklamis Ĉeĥoslovakion socialisma respubliko kaj ankaŭ pro tio la nomo de la unua kapitalisma ĉeĥoslovaka prezidento Masaryk portata de la universitato ne plu ŝajnis plaĉa - tial oni decidis renomi la universitaton al Purkinjo-Universitato laŭ ĉeĥa fiziologo Jan Evangelista Purkyně.

Post la falo de komunismo[redakti | redakti fonton]

Universitata kampuso en Brno-Bohunice

Post la Velura revolucio okazinta la 17-an de novembro 1989, kiu markis finon de la komunisma reĝimo en Ĉeĥoslovakio, la universitato tuj en 1990 reprenis sian originalan nomon. Nur unu jaron poste, la nomon de Purkyně alproprigis al si la novestablita Purkinjo-Universitato en Ústí nad Labem, fondita en 1991.

La 90-aj jaroj de la 20-a jarcento kaj la komencaj jaroj de la 21-a jarcento signifis rapidan disvolviĝon de la universitato. Fondiĝis kvar novaj fakultatoj (1991 ekonomia-administrada, 1994 informadika, 1998 sociscienca kaj 2002 sporta). En 2004 komenciĝis konstruado de nova universitata kampuso en Brno-Bohunice, kiu fariĝos moderna sidejo por la medicina, parto de la naturscienca kaj la sporta fakultatoj.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

La urbo Brno estas la sidloko de la plej malnova esperanto-klubo en la iama Aŭstrio-Hungario, la Esperantista klubo en Brno, fondita en 1901. La klubo kaj ties membroj verŝajne tuj ekde la fondiĝo de la universitato kunlaboris kun ĝi. En oktobro de 1934 la klubo aranĝis el Esperanto interpretatan prelegon de negro Kola Ajayi el Lagoso en Niĝerio, kiu okazis en plenplena halo de la Masaryk-Universitato, kaj du prelegojn en aliaj lernejoj. En 1947 okazis en la aŭlo de la Masaryk-Universitato prelegoj de eminenta sveda sociala kaj poresperanta laborantino Anna Alamo el Stokholmo, kiun ĉeestis pli ol 400 aŭskultantoj kaj la parolon interpretis la prezidanto de la klubo Josef Vondroušek.

Post kiam li en 2002 akiris ministerian subtenon, instruisto en la pedagogia fakultato de Masaryk-universitato inĝ. Josef Vojáček komencis gvidi ĉe la universitato kursojn de esperanto, kiuj pro la interfakulta studebleco estas frekventeblaj de ĉiuj studentoj de la universitato (stato 2007).


En la filozofia fakultato estas instruata ankaŭ interlingvistiko kaj konstruataj lingvoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.