Universitato Pablo de Olavide

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Universitato Pablo de Olavide estas ŝtata universitato ĉe la urba aglomeraĵo de Sevilo, Andaluzio, Hispanio. La kampuso etendiĝas sur 140 ha, grandparte en la municipo Dos Hermanas, kaj etaj partoj en Alcalá de Guadaíra kaj Sevilo.

Enhavo

Historio [redakti]

Ĝi estis fondita en 1997. Ĝia nomo omaĝas hispanan-peruanan politikiston Pablo de Olavide (1725-1803), kiu elstaris en Sevilo kiel urbplanisto de la urbo kaj reforminto de la Universitato de Sevilo.

Datumoj [redakti]

Ĝi estas unu el la plej novaj hispanaj universitatoj. La nombro de studentoj dum la kurso 2008-2009 estis 8.088[1] Plimulto el tiuj studentoj studas soci-jurajn fakojn (6.045). Malplimulto studas sciencajn (1.133), homajn (733) kaj teknikajn (174) fakojn.

Vidu ankaŭ [redakti]

Aliaj universitatoj kun sidejo en Sevilo estas:

Eksteraj ligiloj [redakti]

Referencoj [redakti]

  1. Statistikoj pri hispanaj universitatoj, ĉe Ministrejo pri Edukado.