Universitato Utrecht

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Universitato Utreĥto)
Universitato Utrecht
publika esplorada universitato
moto Sol Iustitiae Illustra Nos

(Suno de la justeco lumigi nin)

Informoj
fondodato 26-a de marto 1636
fondinto(j) Erasmo de Roterdamo vd
Situo
Geografia situo 52° 5′ 7″ N, 5° 10′ 30″ O (mapo)52.0852777777785.175Koordinatoj: 52° 5′ 7″ N, 5° 10′ 30″ O (mapo)
lando Nederlando
urbo Utreĥto
Nombroj
nombro de studentoj 30 000
nombro de kunlaborantoj 6 000
el tio profesoroj 640
retejo [Oficiala retejo Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Utrecht Reto
• Asocio de Kunlaborantaj Nederlandaj Universitatoj
• Stichting Academisch Erfgoed
• iRODS Consortium
Asocio de Eŭropaj Universitatoj
arXiv
Ligo de Eŭropaj Esploraj Universitatoj
• ORCID
• Coalition for Advancing Research Assessment vd
Universitato Utrecht (Nederlando)
Universitato Utrecht (Nederlando)
DEC
Universitato Utrecht
Universitato Utrecht
Map
Universitato Utrecht
vdr

La Universitato Utrecht (nederlande Universiteit Utrecht, mallonge UU) estas Nederlanda universitato en la urbo Utreĥto. Ĝis meze de la 1990-aj jaroj ĝi nomiĝis Regna Universitato Utrecht (nederlande Rijksuniversiteit Utrecht, mallonge RUU). Kun proksimume 29 000 studentoj (kaj ĉiujara influo de 6 500 novaj studentoj) la UU estas la plej granda universitato de Nederlando. Ĉe la universitato laboras proksimume 8 000 dungitoj, el kiuj 640 profesoroj. Estas 48 bakalaŭraj studoj, 122 kromstudoj kaj 198 magistraj studoj. La UU havas sep fakultatojn kaj buĝeton de proksimume 650 milionoj da eŭroj. Ĝi interalie membras en la Ligo de Eŭropaj Esploraj Universitatoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Detalo de la Akademiejo de la Universitato Utrecht.

La malfermo de la Universitato Utrecht okazis la 26-an de marto 1636. La malferman parolon faris la tiam influhava profesoro pri teologio Gisbertus Voetius; la unua universatestro estis profesoro pri juro kaj matematiko Bernardus Schotanus.[1] Ĉe la malfermo la universitato havis kelkajn dekojn da studentoj kaj laboris sep profesoroj ĉe kvar fakultatoj: la filozofa, kiu donis bazan studon al ĉiuj studentoj, kaj la tri plej altaj fakultatoj, la teologia, la jura kaj la medicina.

Utrecht prosperis en la 17a jarcento, malgraŭ la konkurenco de la plej malnovaj universitatoj de Leiden (1575), Franeker (1585) kaj Groningen (1614) kaj de la famaj lernejoj de Harderwijk (1599, ekde 1648 universitato) kaj Amsterdam (1632). Precipe Leiden estis forta konkurencanto de Utrecht. Tial necesis fari kelkajn investojn. Aperis botanika ĝardeno sur la defendejo Sonnenborgh kaj la Smeetoren ricevis observatorion.

La universitato venigis multajn eksterlandajn studentojn, ĉefe germanoj, angloj kaj skotoj. Ili ĉeestis intelektan kaj teologian batalon kiun batalis la anoj de la nova filozofio (René Descartes dum kelka tempo vivis en Utrecht) kontraŭ anoj de la konservema teologiisto Voetius, la unua profesoro de la universitato.

Komence de la 19a jarcento la universtitato fartis malpli bone. Dum la franca tempo (1806-1813) la universitato eĉ oficiale malsupreniĝis al 'école secondaire' (mezlernejo).

Post la starigo de la Reĝlando de la Nederlandoj en 1813 la universitato rericevis siajn antaŭajn rajtojn. Leiden, Groningen kaj Utrecht estis la tri Regnaj universitatoj de la nova ŝtato. Leiden ricevis la titolon 'unua' altlernejo. Utrecht ĉefe rolis en la prospero de la Nederlanda naturscienco. Ĉirkaŭ 1850 formiĝis la tiel nomata 'Utrechta skolo' pri la natursciencoj, kies ĉefuloj estis la profesoroj Harting, Mulder, Buys Ballot kaj Donders. Ili enkondukis la edukadlaboratorion en Nederlando kiel praktikejo por iliaj studentoj.

La Universitato Utrecht reprezentiĝas en la Stichting Academisch Erfgoed, fondaĵo kies celo estas konservi universitatajn kolektojn kaj kulturaĵojn.

Fakultatoj[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵoj de la Universitato Utrecht troviĝas dise en la urbo. Plejparto de la fakultatoj troviĝas en la Uithof, areo oriente de la urbo kaj sude de De Bilt. Granda fakultato (Juro) kaj granda subfakultato (Literaturo) troviĝas en la urbcentro.

La konstruaĵo Van Unnik (antaŭe Trans II)

La sep fakultatoj de la UU estas:

Krom la fakultatoj estas en la UU tri aliaj edukadorganizoj:

Krome la UU loĝigas la Katolikan Teologian Universitaton.

La fakultato Natursciencoj[redakti | redakti fonton]

La fakultato Natursciencoj stariĝis en novembro 2004 kaj konzistas el la sekvaj subfakultatoj:[2]

  • Subfakultato Farmaciaj scienco
  • Subfakultato Fiziko kaj Astronomio
  • Subfakultato Biologio
  • Subfakultato Ĥemio
  • Subfakultato Komputilscienco
  • Subfakultato Matematiko

Ejoj[redakti | redakti fonton]

La universitato elektis investi grandan parton de ĝia buĝeto por moderna arĥitekturo sur la Uithof. Tial nun staras inter aliaj Educadorium de Rem Koolhaas, studentejo de Rudy Uytenhaak kaj librejo de Wiel Arets. Tiel la universitatejo venigis multajn vizitantajn arĥitekturstudentojn.

Famaj diplomiĝintoj kaj dungitoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj famuloj estas diplomiĝintoj, kiaj Pieter Boddaert, Femke Halsema kaj (antaŭaj) dungitoj de la UU, el kiuj kelkaj nobelpremiitoj.

La Utrechtaj nobelpremiitoj:

Aliaj studentoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jamin, Hervé (2001), Kennis als opdracht: De Universiteit Utrecht 1636-2001, Uitgeverij Matrijs, Utrecht
  2. Retpaĝo kun fakultatoj[rompita ligilo]