Universitato de Adelajdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mitchell Building, ĉefa fasado, 2006.

La Universitato de Adelajdo, angle oficiale The University of Adelaide (populare Adelaide UniversityAdelaide Uni) estas publika universitato situa en Adelajdo, Suda Aŭstralio. Starigita en 1874, ĝi estas la tria plej malnova universitato en Aŭstralio. Ĝi estas asocia kun kvin Nobel-premioj, 104 studentoj Rhodes kaj estas membro de la Grupo de 8 aŭstraliaj universitatoj, same kiel de la universitatoj Sandstone.

La ĉefa sidejo estas ĉe la kultura bulvardo de North Terrace, sed estas ankaŭ aliaj kvar sidejoj tra la tuta subŝtato.