Universitato de Bango

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Bango
L’Université de Bangui
universitato
Informoj
fondodato 1969
speco publika
Situo
Geografia situo 4° 22′ 32″ N, 18° 33′ 48″ O (mapo)4.3756418.56335Koordinatoj: 4° 22′ 32″ N, 18° 33′ 48″ O (mapo)
lando Centr-Afrika Respubliko
urbo Bango, Centr-Afrika Respubliko
Estraro
gvidanto Georgette Florence Koyt née DeBalle (laŭ la stato de 2014)
retejo [univ-bangui.org Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Asocio de Afrikaj Universitatoj
• Asocio Universitata de Franclingvio vd
Universitato de Bango L’Université de Bangui (Centr-Afrika Respubliko)
Universitato de Bango
L’Université de Bangui (Centr-Afrika Respubliko)
DEC
Universitato de Bango L’Université de Bangui
Universitato de Bango
L’Université de Bangui
Map
Universitato de Bango
L’Université de Bangui
vdr

La Universitato de Bango - france L’Université de Bangui - estas publika universitato en Bango, la ĉefurbo de la Centr-Afrika Respubliko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la ŝtata sendependiĝo de la lando, la plej multaj studentoj plenumis sian universitatan edukon en Francio. Post akiro de la ŝtata sendependeco en 1958, la nova ŝtato partoprenis en la Fondaĵo pri Eduko Supera en Afriko Centra (FESAC), kiu grupigis plurajn antaŭajn francajn koloniojn en centra Afriko, el kiuj ĉiuj havis altlernejojn aŭ institutojn kun specifa fokuso. Ene de la Fondaĵo, la Centr-Afrika Respubliko disponis pri la Agrikultura Instituto.

Fine de la 1960-aj jaroj, la kunlaboro inter la institucioj de la Fondaĵo ekdisfalis, kaj tiel per registara decido la Universitato de Bango estis kreita la 12-an de novembro 1969. Ĝi ampleksigis la studan fukoson de agrikulturo al ankaŭ juro, ekonomiko, kampara evoluo kaj liberaj artoj.

Komence de la 2000-aj jaroj, la supera eduka sektoro de la ŝtato konsistis el nur du publikaj institucioj, la Universitato de Bango kaj la Altlernejo Nacia pri Administro kaj Juro (ENAM), kaj el unu aldona privata altlernejo, la Collège Préparatoire International (CPI) (do "internacia prepara kolegio"). Laŭ la stato de 2014, proksimume 6 500 studantoj membras en la tri institucioj kune, pli-malpli la duoblo kompare al la unua studa jaro de la universitato en 1970. Aparte multe plialtiĝis la nombro de studantoj pri matematiko kaj fiziko. Daŭre la procentaĵo de studentinoj restas tre malalta: ĝi varias de 3 procentaĵoj en natursciencoj ĝis 16 procentaĵoj en juro kaj sociaj sciencoj - junaj virinoj daŭre alfrontas altan socian premon ne plenumi superan edukon sed fokusiĝi pri la tradicia socia virina rolo de familia mastrumantino. Plue iuj statistikoj indikas ke la nombro de studantoj el naciaj malplimultoj kiel ekzemple la pigmeoj tro malaltas kompare al la ĝenerala distribuo de etnoj en la civitantaro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]