Universitato de Ekstremaduro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Ekstremaduro
publika universitato • eldonejo de malfermita aliro
Informoj
fondodato 1973
Situo
Geografia situo 38° 53′ 0″ N, 7° 0′ 19″ U (mapo)38.883444444444-7.0053055555556Koordinatoj: 38° 53′ 0″ N, 7° 0′ 19″ U (mapo)
lando Hispanio
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Konferenco de la Rektoroj de la Universitatoj de Hispanio
• Spanish Association of University Presses vd
Universitato de Ekstremaduro (Ekstremaduro)
Universitato de Ekstremaduro (Ekstremaduro)
DEC
Universitato de Ekstremaduro
Universitato de Ekstremaduro
Universitato de Ekstremaduro (Hispanio)
Universitato de Ekstremaduro (Hispanio)
DEC
Universitato de Ekstremaduro
Universitato de Ekstremaduro
Map
Universitato de Ekstremaduro
vdr
Universitato de Ekstremaduro

La Universitato de Ekstremaduro (hispane Universidad de Extremadura) estas la ununura universitato de la regiono de Ekstremaduro en Hispanio. Ĝi estis fondita en 1973 laŭ dekreto 991/1973, de 10a de majo (Nacia Gazeto de la 18a) de la Ministerio de Educación y Ciencia.

La Universiato de Ekstremaduro havas altlernejojn kaj konstruaĵojn en kvar urboj de la regiono: nome Badajoz, Cáceres, Mérida kaj Plasencia. Je la fondo de la Universitato jam estis altlernejoj nur en Badajoz kaj Cáceres, kiuj funkciis kiel duarangaj lernejoj de la respektiva Universitatoj de Sevilo kaj Salamanko. Tiam oni ne decidis krei unuurban universitaton, sed kunhavata inter la duaj provincaj ĉefurboj, al kiuj aldoniĝis poste la du plej loĝataj urboj de ĉiu el la du provincoj de la regiono. Tiam la tendenco estis krei sciencajn altlernejojn en Badajoz kie estas Medicino, Fiziko, Kemio, Matematiko, Inĝenieradoj ktp., dum en Cáceres estas Juro, Filozofio kaj Beletroj, sed ankaŭ Informadiko kaj Veterinariko.

Kun la Universitatoj de Kantabrio, Kastilio-Manĉo, Balearoj, La Rioja, Navaro, Oviedo, Eŭskio kaj Zaragozo, ĝi formas la grupon de 9 Universitatoj ununuraj en siaj respektivaj regionoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]