Universitato de Friburgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefkonstruaĵo de la Universitato de Friburgo

La Universitato de Friburgo fondiĝis la 4-an de oktobro 1889. Ĝi estas la ununura komplete dulingva universitato de Svislando. La plej multaj kursoj okazas kaj en la germana kaj en la franca lingvo.

La universitato havis 2007 proksimume 10'000 studantojn kaj laborigis proksimume 1100 personojn inter kiuj 210 profesoroj. La universitato havas relative grandan kvanton da studantoj el aliaj kantonoj kaj de eksterlando.

La universitato posedas kvin fakultatojn, nome la filozofian fakultaton, la jursciencan fakultaton, la teologian fakultaton, la faklutaton por ekonomiaj kaj sociaj sciencoj kaj la matematik-natursciencan fakultaton.

Vidu ankaŭ

greke Universitatoj kaj universitataj altlernejoj de Svislando

Eksteraj ligiloj

greke Retejo de la Universitato de Friburgo