Universitato de Helsinko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La ĉefa konstruaĵo en centra Helsinko

Universitato de Helsinko (finne Helsingin yliopisto, svede Helsingfors universitet) estas la plej granda kaj malnova universitato en Finnlando. Ĝi havas 38 mil studentojn, el kiuj 5,5 mil estas postgradaj. La universitato estis fondita en 1640 en la tiama ĉefurbo Turku, sed translokigita al Helsinko en 1829, du jarojn post la brulego de Turku. Multaj konataj finnoj, kiel la komponisto Jean Sibelius kaj prezidento Tarja Halonen iam studis en la Universitato de Helsinko. Nuntempe ĝi havas 11 fakultatojn kaj plurajn esplorinstitutojn.

Esperanto en Universitato de Helsinko

En la universitato laboras kelkaj esperantistaj doktoroj kaj profesoroj, interalie profesoro Jouko Lindstedt. Studentoj de la universitato havas esperantan asocion, kiu nomiĝas EsperHe. Ĉiuj studentoj de la universitato povas lerni Esperanton por studpoentoj en baza kaj progresanta studrondoj de Esperanto.

Eksteraj ligiloj

greke Ttt-paĝaro de la Universitato de Helsinko (en la finna, la sveda kaj la angla).