Universitato de Itala Svislando
El Vikipedio
La Universitato de Itala Svislando fondiĝis 1996 kiel unua ŝtata universitato en Kantono Tiĉino. Ĝi havas sian sidejon en Lugano. Kun proksimume 2150 studantoj en 2007 ĝi estas la plej malgranda de la svisaj universitatoj. Multaj de la studantoj venas el Italio. La universitato estas fifama pro siaj altaj studkostoj (po semestro po 2000.- CHF por svisoj kaj 4000.- CHF por eksterlandanoj).
[redaktu] Programo
La universitato ofertas bakalaŭrajn kaj magististrajn studojn kaj doktoriĝojn en ekonomiaj sciencoj, komunikadsciencoj, informatiko kaj arkitekturo (en Mendrisio). Krome al la universitato apartenas la sekvantaj institutoj:
Instituto por alpa historio
Instituto por la esplorado de la mediteranea regiono
Progresita lern- kaj esplorinstituto pri elektronikaj sistemoj
Instituto por la esplorado de arta inteligento
Eŭropa ĵurnalismo-observejo (EJO)

