Universitato de Königsberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Königsberg
universitato
Informoj
fondodato 1544
fondinto(j) Albreĥto de Prusio vd
Situo
Geografia situo 54° 42′ 50″ N, 20° 30′ 36″ O (mapo)54.71388888888920.51Koordinatoj: 54° 42′ 50″ N, 20° 30′ 36″ O (mapo)
lando Reĝlando Prusio
Universitato de Königsberg (Kaliningrada provinco)
Universitato de Königsberg (Kaliningrada provinco)
DEC
Universitato de Königsberg
Universitato de Königsberg
Universitato de Königsberg (Eŭropa Ruslando)
Universitato de Königsberg (Eŭropa Ruslando)
DEC
Universitato de Königsberg
Universitato de Königsberg
Map
Universitato de Königsberg
vdr
Albertina-universitato en Kenigsbergo, poŝtkarto, 19-a jarcento

La Albertus-Universitato / Albertina-Universitato (en la germana: Albertus-Universität Königsberg) estis la universitato de Königsberg / Kenigsbergo en Orienta Prusio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis fondita en 1544 kiel dua protestanta altlernejo (post la Universitato de Marburgo) fare de la Duko Alberto de Prusio, kaj estis komune konata kiel Albertina. Georg Schüler (1508-1560) estis filologo, laŭrokronita poeto, diplomato, teologo, latinisto, rektoro kaj kunfondinto de la Universitato de Königsberg, lernanto de Philipp Melanchthon (1497-1560), al kies filino li edziĝis. Alia kunfondinto de la Albertina Universitato kaj la unua profesoro de la lingvoj greka kaj hebrea estis la polo Abraham Kulwieć (1509-1546), dua polo, Stanisław Rafajłowicz, estis profesoro pri teologio, sed ĉar li ne konis la germanan, li lekciis en la latina.

Dum tuta historio de la universitato la plej longe plenumis la postenon de la rektoro Celestyn Myślenta (1588-1653), pola luterana teologo, orientalisto, kiu dum 24 jaroj estis rektoro de la Albertina Universitato en Kenigsbergo.

Post la Dua Mondmilito, la urbo de Königsberg estis cedita al la Sovetunio laŭ la Potsdama Interkonsento de 1945, kaj ricevis novan nomon Kaliningrado. La Albertina estis fermita kaj la restinta germana loĝantaro elpelita. Poste la konstruaĵoj de la universitato kune kun la urba kastelo, la preĝejoj, muzeoj, aliaj historiaj domoj kaj entute ĉiuj konstruaĵoj de la urbo kun escepto pri la ruino de la katedralo estis komplete neniigitaj ĝis la lasta briko - la ŝtonoj grandparte uziĝis kiel materialo por la rekonstruo de la urbo Leningrado. Ekde la jaro 2005 la Balta Federacia Universitato je la nomo de Immanuel Kant (Балтийский федеральный университет имени Иммануила Канта) en Kaliningrado plendas reteni la tradiciojn de Albertina.

Kelkaj profesoroj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj studintoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

54° 42′ 50″ N 20° 30′ 36″ O / 54.71389 °N, 20.51000 °O / 54.71389; 20.51000 (mapo)