Universitato de Kluĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Sigla UBB.gif
La sigelo de la universitato

Universitato de Kluĵo estas superinstrua instituto en Rumanio, de 1959 sub la nomo Universitatea Babeș-Bolyai.

Historio

La universitaton antaŭis la jezuita kolegio fondita de Stefano Batory en 1571, kaj post ĝia ĉeso la jezuita akademio fondita en 1688. La universitato mem estis fondita en 1872 en Koloĵvaro. Ĝi funkciis tiam kun kvar fakultatoj (juro, filologio, medicino kaj naturscienco). Ekde 1881 ĝi ricevis la nomon de la imperiestro kaj reĝo de Aŭstrio-Hungario, Francisko Jozefo la 1-a kaj tiel fariĝis Kolozsvári Ferenc József Tudományegyetem (Universitato Francisko Jozefo de Koloĵvaro) funkciinta tie ĝis majo 1919. Ekde la aŭtuno de 1919 ĝi fariĝis rumanlingva universitato kun nomo Universitatea Regele Ferdinand I. din Cluj. En 1921 oni translokigis la hungaran universitaton al Segedo ĝis 1940, kiam ĝi denove revenis al Koloĵvaro por kvar jaroj. En tiu periodo la rumana universitato funkciis en Sibiu. En 1945 la rumana universitato ricevis la nomon de Victor Babeș (Universitato Victor Babeș) kaj la memstara hungarlingva universitato la nomon de Bolyai (Universitato Bolyai de Kluĵo, Universitatea Bolyai). En 1959 oni unuigis (nome ĉesis tiun de la hungaran) la du universitatojn sub nomo Universitatea Babeș-Bolyai. Ekde tiam la hungarlingva instruado gradece estis preskaŭ tute eligita el ĝi. Nuntempe oni instruas en la universitato rumane, hungare kaj germane.

Bibliografio

  • Universitatea Victor Babeș. Kv. 1957 (Constantin Daicoviciu, Al. Roșca Andrei Roth),
  • Gaal György: Egyetem a Farkas utcában (A kolozsvári Ferenc József Tudományegyetem), 2002.
  • A kolozsvári Bolyai Tudományegyetem 1945–1959 (red. Faragó József kaj aliaj), 1999.

Fontoj

Eksteraj ligiloj