Universitato de Kolonjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Universitato de Kolonjo
Universität zu Köln
fondodato 1388 (mezepoka universitato ĝis la jaro 1798), refondo en 1919
speco ŝtata
urbo Kolonjo, Germanio
gvidanto rektoro Axel Freimuth
nombro de studentoj 45 606 (vintra semestro 2012/13) (kun la medicinaj studantoj de la universitata klinikaro)[1]
nombro de kunlaborantoj 4 211 (2008, sen la universitata klinikaro)[2]
el tio profesoroj 482 (2009)
jara budĝeto 456 Mio. € (2009/10, sen la universitata klinikaro)
retejo www.uni-koeln.de
v  d  r
Information icon.svg

La Universitato de KolonjoKolonja Universitato - germane Universität zu Köln aŭ pli mallonge Uni Köln) - estas la universitato en la urbo Kolonjo en okcidenta Germanio.

La en 1388 fondita malnova universitato estis inter la plej malnovaj universitatoj de Eŭropo. Ĝi estis fermita en 1798, kiam la armeo de Napoleono estis konkerinta la urbon - kaj kiam kelkajn jarojn poste la germana ŝtato Prusio ricevis la regionon Rejnlando inkluzive de la urbo Kolonjo, la novaj aŭtoritatoj decidis ne remalfermi la univseritaton de Kolonjo, sed la pli junan najbaran universitaton en Bonno, 30 kilometrojn pli sude. Nur post la Unua Mondmilito ankaŭ en Kolonjo remalfermiĝis nova universitato. Ĝi inter alie celis daŭrigi la tradicion de la germanlingva universitato de Strasburgo pli sude borde de la rivero Rejno, kiu ekde la fino de la milito estis parto de Francio kaj ĉesis ekzisti kiel germanlingva institucio. Vintre 2009/2010 pli ol 44 000 studantoj edukiĝis en la universitato, kiu sekve estas la tria plej granda altlernejo de Germanio.

Historio kaj evoluo[redakti | redakti fonton]

la universitata ĉefkonstruaĵo de oriente
konstruaĵo de la ekonomika fakultato
la universitata kaj urba biblioteko
unua konstruaĵo de la nova universitato (ĝis 1934); nun parto de la fakaltlernejo Kolonjo (FH Köln)

La malnova universitato[redakti | redakti fonton]

La kolonja universitato la 21-an de majo 1388 fondiĝis kiel kvara universitato en la germanlingva Sankta Romia Imperio post la Karola Universitato en Prago (1348), la Universitato Vieno (1365) kaj la Universitato Ruprecht Karl en Hajdelbergo (1386). La iniciaton ne kiel krome kutime havis la imperiestro aŭ alia nobela reganto, sed la konsilio de la libera regna urbo Kolonjo, kiu ankaŭ transprenis la universitatajn kostojn kaj antaŭvidis ampleksajn avantaĝojn por vigligo de la urba vivo. La fondodokumenton subskribis la papo Urbano la 6-a en Perugia. La 6-ande januaro 1389 komenciĝis la lekcioj. Fonda rektoro estis Hartlevus de Marca, kiu faris la unuan lekcion pri teologia temo - per disputo kun la teologia profesoro Gerhard Kikpot von Kalkar pri la verso 60,1 de la biblia libro Jesajo. La universitataj konstruaĵoj komence estis dissemitaj tra pluraj urbopartoj.

La universitato orientiĝis laŭ la tiutempe plej renoma modelo, la universitato de Parizo. Ĝi diferenciĝis de la pariza modelo en tio, ke ĝi dekomence instruis imperiestran juron (romian juron) kaj estis observata de la romie katolika eklezio. Ekde la komenco en ĝi edukiĝis 700 studantoj, kaj sekve la universitato tuj estis inter la plej grandaj de Eŭropo. Antaŭaĵo de la institucio estis studejo de la dominikana monaĥa ordeno, kiu en 1248 estis fondita de la klerulo Albertus Magnus. La altlernejo havis ĉiujn kvar tiam kutimajn fakultatojn: arto, kristana teologio, medicino kaj juro - en la lasta fakultato instruiĝis kaj eklezia kaj imperiestra (romia) juro. La ĉefaj universitataj konstruaĵoj estis en urbocentra areo ĉirkaŭ la kolonja katedralo kaj la strato "An der Rechtschule" ("ĉe la jura lernejo"). Al la universitato ligiĝis granda nombro da famaj profesoroj kaj studantoj, Post la mezepoko la univeritato estis sub forta influo de la humanismo, kiu gvidis al ampleksaj kontroversoj kaj reformoj.

La membroj de la universitato male al ĉiuj aliaj kolonjanoj ne estis devigitaj membri en profesia gildo. Fondaj membroj en 1388 estis 21 magistroj: 108 teologaj, 166 juraj kaj 8 medicinaj studantoj estis instruataj. La studantoj aparte venis el la regionoj Rejnlando, Vestfalio kaj Nederlando de la Sankta Romia Imperio. Triono el la studantoj konsideriĝis malriĉa kaj estis subtenata pere de civitanaj fondaĵoj. En la jaroj inter 1441 kaj 1500 la universitato havis proksimume 450 studantojn. La festa rajda ekskurso post la doktoriĝo estis multekosta celebraĵo, sed ankaŭ donis grandan reputacion.

La 28-an de aprilo 1798 la universitato de la armeo de Napoleono, kiu ekde 1794 okupis la urbon, estis fermita, ĉar la profesoroj, gvide de la rektoro Ferdinand Franz Wallraf, komence rifuzis ĵuri fidelon al la Franca Respubliko, argumentante ke universitato devu esti sendependa kaj profesoroj ne estu ŝtataj administraj dungitoj. Anstataŭe fondiĝis urba franclingva centra altlernejo, kies rektoro en 1799 tamen iĝis Ferdinand Franz Wallraf, kiu fine tamen ĵuris fidelon al la Franca Respubliko. Li en la sekvaj militaj jaroj savis multajn artaĵojn en Kolonjo kaj ankaŭ povis kaŝi la universitatan sigelon de la franca armeo. Lia kolekto ankoraŭ nuntempe estas parto de la urba Wallraf-Richartz-muzeo.

La nova universitato[redakti | redakti fonton]

Dum la 19-a jarcento streboj de la urba konsilantaro kaj multaj civitanoj pri revivigo de la universitato restis malsukcesaj. Nur en 1919 la prusia registaro estis konvinkata pri tia revivigo. Per decido de la urba konsilantaro la universitato estis refondita. La 29-an de majo 1919 la tiutempa ĉefurbestro Konrad Adenauer subskribis koncernan traktaton kun la prusia registaro. La universitato fontis el la same urba, la 1-an de majo 1901 fondita, "komerca altlernejo", el "altlernejo pri komunuma kaj socia administrado" de 1912 kaj de la unua germana "akademio pri praktika medicino" de 1904 - ili iĝis la fakultatoj pri ekonomio kaj sociaj sciencoj respektive pri medicino. Unua rektoro igixs la ekonomikisto Christian Eckert, kiu antaŭe gvidis la komercan altlernejon. La universitato havis sian sidejon en la por la komerca altlernejo starigitaj konstruaĵoj, kiujn nun uzas la faka altlernejo Kolonjo. Pro la altaj nombroj de studantoj en 1929 ekkonstruiĝis la nova, nuna universitata ĉefkonstruaĵo, kiu pretiĝis kaj ekuziĝis en 1934.

Jam en 1925 la kolonja universitato post la Humboldt-Universitato en Berlino estis la dua plej granda universitato de Prusio. En 1920 aldoniĝis fakultatoj pri juro kaj pri filozofio, de kiu en 1955 debranĉiĝis fakultuato pri matematiko kaj natursciencoj. En 1980 la du kolonjaj partoj de la "Pedagogia Altlernejo Rejnlando", iĝis fakultatoj pri pedagogio kaj pri terapia pedagogio. La universitataj konstruaĵoj en la Dua Mondmilito estis forte damaĝitaj, sed tamen jam en 1945 rekomenciĝis lekcio en provizoraj ejoj. Tamen la kostoj por la rekonstruo de la konstruaĵoj superis la eblecojn de la urbo, kiu ĝis 1954 estis la sola universitata financejo. Tiel en aprilo 1954 la federacia lando Nordrejn-Vestfalio transprenis la universitaton. Plu la universtitato intense kunlaboras kun multaj urbaj institucioj, kiel la ekonomia arkivo de Rejnland-Vestfalio kaj kun multaj urbaj klinikoj.

La ampleksigo de la universitato komenciĝis per konstruo de lekciejaro kaj seminariejaro, kaj de oketaĝa centra konstruaĵo por la ekonomika kaj sociscienca fakultato inter 1956 kaj 1960. En en tiu fakultato la nombro de studantoj inter la jaroj 1949 kaj 1955 kvinobliĝis al pli ol 5000 studantoj. En 1966 sekvis nova universitata bibliotekejo, la placo Albertus Magnus vastiĝis per tio, ke la "universitata strato" krucanta ĝin estis kondukita subteren kaj do nun pasas sub la placo. En 1968 pretiĝis plia lekciejaro, inter 1968 kaj 1975 konstruiĝis novaj ejoj por la fizikaj kaj ĥemiaj institutoj. Per pretiĝo de la filozofia konstruaĵo Philosophikum en 1974 la universitata kampuso esence kompletis. La universitata klinikaro moderniĝis ekde la jaro 1965, komence de la ginekologia kliniko. La en 1974 konstruita nova centra studenta manĝejo flanke de granda parka herbejo, kie somere amase ripozas studantoj inter siaj lekcioj, ankoraŭ estas inter la plej modernaj kaj plej grandaj studentaj manĝejoj en Eŭropo. Kaj la moderniĝo kaj ampleksigo de iuj konstruaĵoj kompreneble daŭras ĝis la nuntempo.

Ĉiuj tiuj konstruaĵoj situas ĉe la interna "verda zono" de Kolonjo, larĝa parka areo kiu duoncirkle ĉirkaŭas la tutan kolonjan urbocentron okcidente de la riverego Rejno - do ekestis universitata kampuso urbocentra sed tamen parka.

Honoraj universitatanoj[redakti | redakti fonton]

Ekde la jaro 1925 la universitato nomumas personojn aparte meritajn pri subteno de la universitata institucio aŭ pri la scienca esploro ĝenerale "honoraj universitatanoj". Temas pri

  • Konrad Adenauer (1925)
  • monaĥino Ignatia (naskita [rafino Spee) (1925)
  • Paul von Hindenburg (1926)
  • Christian Eckert (1926)
  • Friedrich Moritz (1935)
  • Balbino Giuliano (1938)
  • Anton Waldmann (1938)
  • Viktor Rolff (1938)
  • Heinrich Ritter von Srbik (1938)
  • Karl Haus (1950)
  • Robert Pferdmenges (1955)
  • Josef Kroll (1956)
  • Christine Teusch (1963)
  • Leopold von Wiese und Kaiserswaldau (1965)
  • Theo Burauen (1969)
  • Karl Carstens (1984)
  • Hermann Jahrreiß (1984)
  • Kurt Hansen (1988)

Konataj profesoroj[redakti | redakti fonton]

La universitato nuntempe havas iom pli ol 500 profesorojn, inter ili pli ol 60 virinoj. Inter ili estas ekzemple:

Konataj eksaj studentoj[redakti | redakti fonton]

Muzeoj[redakti | redakti fonton]

Pluraj muzeoj apartenas al la universitato, inter alie pri geologio, teatraj sciencoj, muzikiloj, antikva Egiptio, prahistorio, antikvaj papirusoj kaj pri minado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. studantoj en la Kolonja Universitato vintra semestro 2009/10 (germanlingve)
  2. nombroj kaj faktoj (PDF-dosiero, 32 kB; retpaĝe).

Koordinatoj: 50° 55' 41" norde, 6° 55' 43" oriente