Universitato La Laguna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Universitato de La Laguna)
Universitato La Laguna
publika universitato • eldonejo de malfermita aliro
Informoj
fondodato 1927
Situo
Geografia situo 28° 28′ 54″ N, 16° 19′ 1″ U (mapo)28.481761111111-16.317047222222Koordinatoj: 28° 28′ 54″ N, 16° 19′ 1″ U (mapo)
lando Hispanio
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
Asocio de Eŭropaj Universitatoj
• Konferenco de la Rektoroj de la Universitatoj de Hispanio
• Spanish Association of University Presses vd
Universitato La Laguna (Kanariaj insuloj)
Universitato La Laguna (Kanariaj insuloj)
DEC
Universitato La Laguna
Universitato La Laguna
Map
Universitato La Laguna
vdr
La centra konstruaĵo

Universitato La Laguna (hispane Universidad de La Laguna) estas universitato en San Cristóbal de La Laguna en Tenerifo, la plej malnova universitato de la Kanarioj, same tiu kun plej multaj studentoj. Ĝi nun okupas ses ejojn: Central, Anchieta, Guajara, Campus del Sur, Santa Cruz de Tenerife kaj Ofra. Estas kelkaj pliaj universitataj konstruaĵoj, ekzemple de la beletra fakultato kaj pri naviga scienco, por la rektorejo kaj la vicrektorejoj.

En tiu ĉi universitato aktivis Juan Régulo Pérez. En 2015, la Universitato de La Laguna estis inkluditaj en la ranking de la pli bonaj 500 universitatoj en la mondo.[1] Aliflanke, ĝi ankaŭ estas konsiderita kiel la unua universitato en Hispanio en scienca kunlaboro.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

Eklezia universitato de Sankta Aŭgusteno[redakti | redakti fonton]

La originoj de la universitata aktivado en la Kanarioj reiras al la jaro 1701, kiam establiĝis centro de superaj studoj de aŭgustena religio en urbo La Laguna. Ĝian evoluon karakterizas serio de dispozicioj kaj nuligoj, kiuj alternas ekde 1744, kiam papa buleo deklaris tiun ĉi centron al eklezia universitato de Sankta Aŭgusteno, universitato, kiu tamen neniam ekaktivis.

Universitato de Sankta Ferdinando[redakti | redakti fonton]

En 1792 reĝa dekreto de Karlo la 4-a kun dato de la 11-a de marto ordonis la kreadon de unua literatura universitato de la kanaria arkipelago en la tiama ĉefurbo de Tenerifo. Tamen la politika agito ekde 1793 malhelpis la efektivan establadon. Kiam la burbona dinastio reakiris la regpovon, Ferdinando la 7-a reprenis la malnovan defion havi unu superan centron en la kanaria insularo (anstataŭ du, en Tenerifo kaj Gran Canaria). Provante trankviligi la inter-insulan rivalecon li en 1816 diktis novan reĝan dekreton, establi en urbo San Cristóbal de La Laguna universitaton kun la samaj privilegioj, esceptoj kaj rajtoj, kiujn ĝuas la aliaj de la regno, kaj ke tiu universitato nomiĝu Universitato de Sankta Ferdinando. Por tio la kolegiejo de la Societo de Jesuo de La Laguna transformiĝis al la ĉefa sidejo de la literatura universitato de Sankta Ferdinando, kiu malfermis siajn pordojn kiel akademia institucio je la 12-a de januaro 1817.

Sed baldaŭ la konstruaĵo montriĝis malsufiĉa por la kreskanta studentaro, kaj en decembro 1821 komenciĝis parta transiro de la universitato al la konvento de Sankta Aŭgusteno, kie la studentoj kunvivis kun la religia komunumo, ĝis ke fine en 1837 la tuta konvento estis dediĉita al universitata aktivado, per leĝo de Juan Álvarez Mendizábal, kiu implicis la perfortan forigon de la monaĥoj de la ordeno.

Nuntempe la asocio de iamaj lernantoj kaj amikoj de la universitato de La Laguna festas ĉiujare la naskiĝon de la universitato je la 11-a de marto, dato de la reĝa dekreto.

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]