Universitato de Marburg
| Philipps-Universität Marburg | |
|---|---|
| fondodato | 1-an de julio 1527 |
| urbo | Marburg, Hesio, Germanio |
| gvidanto | Volker Nienhaus |
| nombro de studentoj | 23.337 (stato aprilo 2008) |
| nombro de kunlaborantoj | 3.951 (2006) |
| el tio profesoroj | 358 (2006) |
| retejo | www.uni-marburg.de |
La universitato de Marburg – germane oficiale Philipps-Universität Marburg, historie latine Alma Mater Philippina – fondiĝis dum la jaro 1527 fare de la landgrafo Philipp der Großmütige ("Filipo la Grandanima") de Hesio kiel luterana altlernejo. Temas pri la plej malnova luterana universitato nuntempe ankoraŭ ekzistanta. La universitato nuntempe havas iom pli ol 23.000 studentoj (dum aprilo 2008, komence de la somera semestro, ekzakte estis 23.337) kaj en komparo kun aliaj universitatoj de Germanio estas mezgranda. Pluraj fakultatoj, inter medicino, juro aŭ ĥemio, havas aparte bonan renomon. La urbo Marburg estas kompare malgranda, kaj la universitato je granda parto influas la urban vivon.
Enhavo |
Fakultatoj [redakti]
Komence la universitato havis fakultatojn pri juro, luterana teologio kaj medicino. Ĝis la jaro 1964 aldoniĝis fakultatoj pri filozofio kaj matematiko-natursciencoj, antaŭ ol laŭ hesia universitata leĝo de 1970 la universitato novdividiĝis al 20 fakultatoj. Post la jaro 1997 iuj fakultatoj estis unuigitaj, kio klarigas truojn en la nuna numerigo. Tiel la nombro de fakultatoj reduktiĝis al aktuale 16. La nombroj komenciĝas per la literoj "FB" – mallongigo por la germana vorto "Fachbereich" por fakultato.[1]
|
FB 01 - Juro |
FB 06 - Historio kaj kulturaj sciencoj |
FB 16 - Farmacio |
Bildoj de iuj modernaj universitataj konstruaĵoj [redakti]
-
universitata klinikaro (komence de 2006 privatigita)
Famaj personoj ligitaj al la universitato [redakti]
- Emil von Behring - nobelpremiito pri medicino
- Gottfried Benn - poeto, precipe lirikisto
- la Fratoj Grimm
- Miĥail Lomonosov
- Boris Pasternak - rusa poeto, nobelpremiito
- Alfred Wegener - kreinto de la teorio pri la moviĝo de la kontinentoj, de la platotektoniko
- Christian Wolff - (1679 - 1754) profesoro, kreis la bazon de la germanlingva filozofia terminologio
Esperanto kaj la universitato [redakti]
Estante universitata urbo, Marburg jam frue dum la 20-a jarcento havis Esperanto-grupon, kiu ĉiam je granda parto konsistis el studentoj kaj kunlaborantoj de la universitato. El inter la movadaj eventoj en la urbo ekzemple menciiĝu, ke inter la 27-a de decembro 1969 kaj la 3-a de januaro 1970 la 13-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en Marburg kaj pritraktis la temon "Tendencoj en la literaturo de nia epoko". Proksime de Marburg, en Wetzlar, ankaŭ okazis la Internaciaj Seminarioj de 1984/1985, 1995/1996, 1999/2000 kaj 2004/2005. Regula movada evento en Marburg ĉiujare dum junio estas la Kafoklaĉa Internacia Somera Renkontiĝo (KISO). Al la urba universitato inter alie ligiĝis la esperantisto kaj esperantologo Helmut Welger, kiu mortis dum majo 2008.
Referencoj [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
Koordinatoj: 50.81076° norde, 8.7737° oriente
