Universitato de Nablus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la amfiteatro de la Universitato de Nablus

La universitato de Nablus (arabe جامعة النجاح الوطنية; ankaŭ Nacia Universitato An-Naĝah) estas palestina universitato en la urbo Nablus. La universitato fondiĝis en 1977 kaj daŭrigas la tradicion de samnoma eduka institucio de la jaro 1918.

La universitato de Nablus estas neŝtata, publika institucio gvidata de kuratoraro. Ĝi havas 19 fakultatojn, kaj en 2010 havis 19 000 studentojn. La institucio havas 3000 dungitojn, kaj konsideratas la plej granda universitato en la Palestina Aŭtonomio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 32° 13' norde, 35° 14' oriente