Universitato de Norda Karolino ĉe Chapel Hill

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La "Malnova Puto", simbola loko en la universitato.

La Universitato de Norda Karolino ĉe Chapel Hill (UNK; angle: The University of North Carolina at Chapel Hill) estas universitato en Chapel Hill, Norda Karolino, kaj estas parto de la Universitato de Norda Karolino altlerneja sistemo. Ĝi estas unu el la plej altgradaj universitatoj en Usono, ne paroli pri la tuta mondo. Ĝia studentgazeto nomiĝas The Daily Tar Heel.

Ĝi lokas ĉe koordinatoj 35° 54′ 47″ N 79° 3′ 22″ U / 35.91306 °N, 79.05611 °U / 35.91306; -79.05611 (mapo).

Historio

La Universitato de Norda Karolino ĉe Chapel Hill estas la plej malnova publika universitato en Usono, ĉartite la 11-an de decembro, 1789, de la Ĝenerala Asembleo de l'subŝtato. La politikisto kaj revoluciulo William Davie (al kiu dediĉis arbon, kiu ankoraŭ staras ĉe la universitato) gvidis klopodojn konstrui leĝan kaj financan subtenon por la universitato.

La universitato malfermis en nura konstruaĵo, kiun nomis Malnova Okcidento. Ankoraŭ uzita kiel dormitorio, ĝi estas la plej malnova publik-universiteta konstruaĵo en Usono. Ĝi nomŝtono estis kuŝigita la 12-an de oktobro, 1793, apud forlasita anglikana preĵejo. La loko estis elektita pro sia geografia centreco en la subŝtato. La unua studento, Hinton James, promenis de Wilmington la 12-an de februaro, 1795.

UNC estas la unua publika universitato havi kursojn kaj studentojn. Ĝi ankaŭ estas la nura universitato en Usono, kiu diplomigis kiel publika instituto en la 18-a jarcento. La Universitato de Georgia estis ĉartita pli frue, en 1785, sed siaj kursoj ne komencis ĝis 1801).

La frua 19-a jarcento vidis periodon de ega kreskado kaj disvolviĝado de la helpo de la sindikoj. Per ĉi tiu kreskado, la universitato komencis forlasi sian originalan celon, trejni gvidantecon por la subŝtato, kiam ĝi aligis stud-areojn, komencante de doni egalan grundon al la naturaj sciencoj.

Eksteraj ligiloj

angle Universitato de Norda Karolino ĉe Chapel Hill