Universitato de Rejkjaviko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Rejkjaviko
universitato
Informoj
fondodato 1964
Situo
Geografia situo 64° 7′ 25″ N, 21° 55′ 37″ U (mapo)64.123611111111-21.926944444444Koordinatoj: 64° 7′ 25″ N, 21° 55′ 37″ U (mapo)
lando Islando
Nombroj
nombro de studentoj 3 800 vd (stato: 17-a de julio 2018)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
Asocio de Eŭropaj Universitatoj vd
filiita al
Asocio de Eŭropaj Universitatoj vd
Universitato de Rejkjaviko (Islando)
Universitato de Rejkjaviko (Islando)
DEC
Universitato de Rejkjaviko
Universitato de Rejkjaviko
Map
Universitato de Rejkjaviko
vdr
la kampuso Nauthólsvík de la Universitato de Rejkjaviko

La Universitato de Rejkjaviko (islande Háskólinn í Reykjavík) estas privata universitato en Rejkjaviko, Islando. Ĝi kaj la publika Universitato de Islando en la sama urbo konsistigas la plej grandajn instituciojn de supera edukado en la lando. Ĝi estis fondita en 1998 kaj estas proksime ligata al la plej gravaj ekonomiaj entreprenoj de la lando. Laŭ la stato de aŭtuno 2014 tie 2800 studentoj estas edukataj fare de 220 edukistoj. Interalie, asista profesoro pri komputika scienco estas la esperantisto Hannes Högni Vilhjálmsson, en somero 2013 la prezidanto de la organiza teamo pri la tiujara Universala Kongreso de Esperanto, kaj laŭ la stato de novembro 2014 ankaŭ estas la prezidanto de Islanda Esperanto-Asocio.

Historio[redakti | redakti fonton]

En januaro 1988 la Altlernejo de Komputika Scienco (islande Tölvuháskóla Verzlunarskóla Íslands, mallonge TVÍ, angle School of Computer Science) estis fondita kadre de la Komerca Kolegio de Islando (islande Verzlunarskóli Íslands, angle Commercial College of Iceland). Dum dek jaroj la altlernejo situis en la konstruaĵo de la Komerca Kolegio. La 1-an de septembro 1988 la institucio ricevis la nomon Reykjavík School of Business kaj propran konstruaĵon. La Altlernejo de Komputika Scienco kadre de tio iĝis unu el du departementoj de la nova universitato. En januaro 2000 la nomo de la universitato fine ŝanĝiĝis al Háskólinn í Reykjavík (Universitato de Rejkjaviko).

En 2005 la antaŭa Teknologia Universitato de Islando (Tækniháskóli Íslands) estis integrita en la Universitaton de Rejkjaviko. La Altlernejo de Komputika Scienco iĝis unu el kvar universitataj fakultatoj kaj estis signife ampleksigata. Laŭ la stato de novembro 2014 la universitato konsistas el kvar fakultatoj:

Studaj lingvoj en iuj programoj estas la islanda, en aliaj la angla.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]