Universitato de Sussex

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Universitato de Sussex estas brita universitato. Ĝi situas en la konteo de East Sussex, ĉe la vilaĝo Falmer, kvar mejlojn (6,4 km) for de la urbo Brighton.

La universitato estis fondita en 1961, kaj ĝi estas konata pro sia tre aktiva studenta vivo kaj sia maldekstra politika etoso. Unu el la homoj, kiuj studis tie, estis Thabo Mbeki, la nuna prezidento de Sud-Afriko.