Universitato de Tuluzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Tuluzo
universitato
Informoj
fondodato 1229
fondinto(j) grafo Rajmondo la 7-a de Tuluzo vd
Situo
Geografia situo 43° 36′ 16″ N, 1° 26′ 37″ O (mapo)43.6044444444441.4436111111111Koordinatoj: 43° 36′ 16″ N, 1° 26′ 37″ O (mapo)
lando Francio
retejo [Oficiala retejo Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Coalition for Advancing Research Assessment vd
Universitato de Tuluzo (Tuluzo)
Universitato de Tuluzo (Tuluzo)
DEC
Universitato de Tuluzo
Universitato de Tuluzo
Map
Universitato de Tuluzo
vdr

La Universitato de Tuluzo lokiĝas en urbo Tuluzo, Francio, kaj estas unu el la plej antikvaj de la mondo, ĉar ĝi fondiĝis en la 12-a de aprilo 1229.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kreado de la Universitato de Tuluzo estis altrudita al la grafo Rajmondo la 7-a (1197-1249)[1] kiel parto de la Traktato de Parizo en 1229, kiu finigis la krucmiliton kontraŭ la kataroj. Ĉar oni suspektis ke li simpatiis kun la heretikuloj, Rajmondo devis financi la instruadon pri teologio. La episkopo Fulko de Tuluzo (1150-1231)[2] estis inter la fondintoj de la universitato. Ĝiaj unuaj profesoroj estis: Johano de Garlando (Jean de Garlande, 1195-1272)[3] kaj Rolando de Kremono (1178–1259)[4]. Aliaj fakultatoj estis poste aldonitaj, kiel juro kaj medicino. Komence la universitato estis lokigita en la urbocentro, kune kun la praaj rezidejoj de la studentoj, la kolegioj.

Per restrukturigo en 1969 la institucio dividiĝis al tri altlernejoj: "L'Arsenal", Universitato de Tuluzo 1 estas hejmo de juro kaj ekonomiko. "Le Mirail, Universitato de Tuluzo 2 enhavas la homsciencon. La natursciencoj estas loĝigitaj ĉe la Universitato de Tuluzo 3, "Paul Sabatier".

Referencoj[redakti | redakti fonton]