Universitato de Zuriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Zuriko

Enkonduko

La Universitato de Zuriko estas kun pli ol 23'800 studantoj, 4405 kunlaborantoj kaj proksimume 160 institutoj (ciferoj de la vintra semestro 2005-2006) la plej granda de la dek universitatoj de Svislando. Ĝi apartenas al la gvidaj universitatoj de la mondo kaj ofertas ĉiujn fakultatojn, nome: teologio, juro, ekonomio, medicino, veterinara medicino, filozofio, matematiko kaj natursciencoj. La plej granda fakultato estas la filozofia fakultato, kie studas 47% de la studantoj.

Historio

La Universitato de Zuriko fondiĝis en la jaro 1833 post decido de la registara konsilantaro de la Kantono Zuriko en la jaro 1832. En la nova universitato (Universitas Turicensis) estis kunigitaj la jam ek de 1525 ekzistintaj universitataj lernejoj pri teologio, juro kaj medicino kun nove fondita filozofia fakultato. Estis la unua universitato en Eŭropo, kiu ne estis fondita de eklezio aŭ monarko sed de demokrata ŝtato.

La sigelo de la universitato montras la Grandan Monaĥejon kun Karolo la Granda, kiu estas alludo al la unua universitatnivela lernejo de Zuriko, la tiel nomita Carolinum. En la unua semestro enmatrikuliĝis 161 studantoj kaj la unua sidejo de la universitato estis la iama Aŭgustina Monaĥejo de Zuriko. En 1864 la universitato translokiĝis al la suda domparto de la hodiaŭa Federacia Instituto por Teknologio kaj en 1914 la universitato povis ekfunkcii en sia nuna ĉefkonstruaĵo, kies turo dominas la bildon de la tuta urbo.

En 1917 estis malfermita la centra biblioteko de Zuriko, kie hodiaŭ trovablas ankaŭ pli ol 1000 libroj en Esperanto.

Zuriko estis unu el la unuaj universitatoj de la mondo, kiuj akceptis studentinojn, kaj en la jaro 1867 doktoriĝis Nadeschda Suslowa kiel unua virino en la germanlingva regiono ĉe la medicina fakultato de la universitato Zuriko.

Nobelpremiitoj

Tuta serio nobelpremiitoj instruis en la Universitato de Zuriko:[1]

Aliaj famaj sciencistoj

Aliaj famaj sciencistoj, kiuj instruis en la Universitato de Zuriko estis:

kaj multnombraj aliaj.

Esperanto-movado

En la oficiala programo de la unversitato ĝis nun ne ekzistis programeroj pri Esperanto. En la 80-aj jaroj en la universitato de Zuriko tamen ekzistis aktiva studento-grupo, kiu estis parto de la tiama Zurika Esperanto-Junularo. Al tiu grupo apartenis ankaŭ la iamaj komitatanoj de TEJO Andy Künzli, Dietrich Michael Weidmann kaj Erika Eichholzer. Dietrich Michael Weidmann defendis en la jaro 1988 en Instituto pri ĝenerala lingvoscienco magistro-laboron kun la titolo Das Kausativ und das Antikausativ in der gemischten Plansprache Esperanto (La kaŭzativo kaj la antikaŭzativo en la miksita planlingvo Esperanto).[2]

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

  1. Listo de la nobelpremiitoj en la retejo de la Universiatato de Zuriko (konsultita 2014-05-28
  2. Dietrich M. Weidmann: Das Kausativ und das Antikausativ in der gemischten Plansprache Esperanto, Lizentiatsarbeit der philosophischen Fakultät I der Universität Zürich, Schaffhausen 1989

Eksteraj ligiloj