Universitato de la Valo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

3°22′33.55″N 76°31′58.43″W  /  3.3759861°N, 76.5328972°U / 3.3759861; -76.5328972 (Universitato de la Valo)

Universitato de la Valo
emblemo
moto «La mejor para los mejores.»

(La plej bona por la plejbonuloj)

fondodato 11-a de junio de 1945.
speco Publika, ŝtata kaj departementa
urbo Kalio
gvidanto Iván Enrique Ramos Calderón. (Rektoro)
nombro de studentoj 25.524 (stato 2010)
retejo www.univalle.edu.co
v  d  r
Information icon.svg


La Universidad del ValleUnivalle (Esperantigita: Universitato de la Valo) estas la ĉefa akademia institucio de la okcidenta parto el Kolombio kaj la tria kun la plej granda nombro de studentoj de la lando. Sia ĉefkampuso estas la "Ciudad Universitaria Melendez" (Universitata Urbo Melendez) ĉe Santiago de Cali, la Bonfarto kaj la fakultatoj de administraciaj sciencoj estas lokata en la sidejo de "San fernado" en ĉisama urbo.

La universitato havas plurajn regionajn sidejojn: Buga, Cartago, Caicedonia, Nordo de la Kaŭko, Buenaventura, Palmira, Tuluá, Yumbo kaj Zarzal.

En ĉiuj siaj sidejoj estas pli ol 30.000 studentoj (2007) de kiuj preskaŭ 25.000 estas de "pregrado" kaj 5.000 de "postgrado". La "pregrado"-aj kursoj inkludas teĥnologiajn kaj profesiajn karierojn. La postgrado-aj kursoj nure estas gvidata ĉe la Cali-aj sidejoj kaj ĝi inkludas specialecojn, magistrecojn kaj doktorecojn.[1]

Ĉe regiona nivelo kaj de la sudokcidenta parto de Kolombio, la Universitato de la Valo esta la ĉefinstitucio en la akademia kaj sciencesplora kampo. La Universitato (inkludata ĉiujn siajn sidejojn) ofertas 362 akademiajn kursojn, 160 de "pregrado" kaj 92 de "postgrado" .[1] Rilate al la scienca esploro, la Universitato havas 450 sciencesplorajn grupojn.[2] De kiuj elstaras: La "CINARA"[3] je akvaj resursoj kaj la "G7"[4] je la tertremoscienco de la Kolombia sudokcidento. Ankaŭ ekzistas sciensploraj grupoj de imunologio,[5] novaj materialoj,[6][7] maldikaj kutikloj ,[8] kaj sintezado de kemiaj kompozitoj.[9]

25% de la instruistoj havas doktorecon, 40% magistrecon, 20% specialecon kaj apenaŭ 15% havas nure "pregrado"-n,[1] Internacie Univalle havas interkonsentojn kun pluraj institucioj kaj organizaĵoj de la tuta mondo.[10]

Historio[redakti | redakti fonton]

Antecedentoj kaj kreado[redakti | redakti fonton]

Inter la Biblioteko kaj la Scienca Fakultato.

Ekde finaloj de la jarcento XIX-a la Cali-anoj revis kun konverti la respublikan lernejon de Santa Librada en teĥnologia institucio, revo ke ne povas esti pro la manko de mono kaj aliaj kondiĉoj. La departemento de la Valo de la Kaŭko havadis ĝis 1945 du institucioj kiuj instruis agrokulturon : la "Estación Agrícola Experimental de Palmira" (eksperimenta stacio el Palmira) fondita en 1928 kaj la "Escuela Superior de Agricultura Tropical de Cali" (Supera lernejo de tropika agrokulturo el Cali) kiu estis fondita en 1934. Ankaŭ ekzistis ekde 1920 la "Escuela de Enfermería" (flegada lernejo).

Je komencoj de 1945 la Gubernio de la Valo konvertis la "Escuela Superior de Agricultura"-n en Fakultato de agrokulturo kaj permesigis ĝin por doni la titolon de "Ingeniero Agrónomo " (agronomia inĝeniero) [11][12] Tiel, por 1945 la departemento de la Valo de Kaŭko havis sekurigitan sian estontecon kiel agrokultura potenco, tamen, la kreado de edukaj centroj de teĥnologia kaj universitata nivelo ankoraŭ estis bezono por la industria disvolvo.

Investado de nacia kaj eksterlanda kapitaloj ekde 1930 en Cali kaj en la Valo impulsis la disvolvon industrian de la regiono, sed bezonis kvalifikitan hom-materialon por sia subtenado kaj venonta disvolvo. Estas pro tio ke aperis la ideon de krei la "Instituto Técnico Industrial Antonio José Camacho"-n (Teĥnik-industria Instituto Antonio José Camacho) en Cali, kaj poste la "Universidad Industrial del Valle" (Industria Universitato de la Valo) kaj la Estación Agrícola Experimental de Palmira.[13]

La ideo originala de krei universitaton estis de Tulio Ramírez, kiu en 1945 estis rektoro de la instituto Antonio José Camacho. Ankaŭ, la komerca ĉambro el Cali, petis al la asembleo de la Valo ke studis la ebleco de krei Fakultaton de "Komerca kaj Industria Instruado". Fine, La 11-a de junio de 1945 la Departementa Asambleo ordenis la kreadon de la "Universidad Industrial del Valle".[11]

La komencoj[redakti | redakti fonton]

La inĝenierarta placeto, sidejo de Melendez.

Kun Tulio Ramírez kiel unua rektoro, la Industria Universitato de la Valo komencis laborojn la lundo 29-a de oktobro 1945. Unue, la Universitato havis la "Escuela de Comercio Superior y Administración de Negocios"-n (Lernejo de Supera Komerco) kaj administrado de negocoj), la Lernejo de Flegado kaj la Fakultato de agronomio.[13]

Dum la 4 sekvintaj jaroj la universitato kreis novajn fakultatojn. En 1946 oni kreis la Fakultato de Industria Kemio, la unua fakultato scienca, la posta jaro estis krei la Fakultatojn de Arkitekturo kaj de Elektra inĝenierarto. En 1948 estis fermita la Lernejo de Flegado kaj en 1949 la Fakultato de Inĝenierarto Kemia anstataŭis la Fakultaton de Industria Kemio.

En 1950 la universitato ĉesas sian kreskado kaj eniras en sian unuan krizan periodon, kaŭzis pro ŝanĝoj en la politikoj de la tiam tempe registaro. La nova rektoro Carlos Arturo Cabal atingis eliri de tiun ĉi malfacila situacio. Estis por la regiono de granda graveco la kreado de la Medicina Fakultato, kiu estis kreita en 1950 kaj komencis laboron en 1951, kaj ankaŭ pro la kreado de la Medicina Fakultato estis remalfermita la Lernejo de Flegado en 1952. Ekde sia kreado, la Fakultato Medicina havis la apogon de la Fondaĵo Rockefeller.

La universitato sekvinta kun sia transformada kaj kreskada proceso. La Fakultato de Elektra Inĝenierarto transformiĝis en la Fakultato de Elektra-Mekanika Inĝenierarto en 1953. La kreskado de la Universitato bezonis la konstruadon de novaj konstruaĵoj por sia ĝusta funkciado. En 1954 komencis la konstruadon de la konstruaĵoj en la sidejo de San Fernando, kiuj loĝigos la Fakultatoj de Medicino kaj Arkitekturo kaj la Lernejo de Flegado. Ĉisama jaro, la Industria Universitato de la Valo ŝanĝiĝis sian nomon al "Universidad del Valle" kaj estis kreataj la direkcian kaj administran konsilion.

En 1955 komencis la "Postgrado"-jn kursojn, kiam la Universitato malfermis la "Escuela de Graduados de Medicina" (Lernejo de medicina licenciuloj). Ĉisama jaro komencis laborojn la "Departamento de Publicaciones" (Sekcio de eldonaĵoj) pro la iniciativo de la tiam-tempa rektoro Mario Carvajal. La ekonomia Fakultato estis fondita ĉe 1959, en 1960 la Lernejo de Komunikado kaj la Fakultato de Sanitara Inĝenierarto en 1961

La Universitato ekplibonigis sian strukturon kaj konvertiĝis en regionalan institucion. La kreado de la "Oficina de Planeación Universitaria" (Oficejo de Universitata Planado) en 1962 estis la unua paŝo en tiu ĉi direkto. Ĉisama jaro, la fratoj Garces donis terporcion de 1 Km2 en la Sektoro "Melendez"-a. Kun kreditprenanto de la Interamerika Banko de Disvolvo (BID pro siaj hispanaj sigloj) la Universitato komencis la akomodon de terenoj kaj la konstruado de la "Ciudad Universitaria Melendez" (Universitata Urbo Melendez). La stabileco ekonomika en ĉi tiu etapo estis atinginta kun mono devenita de la poŝtmarko "pro Universidad del Valle" (Por Universitato de la Valo), kiu estis uzita en multajn dokumentojn de oficialajn procedurojn de la departemento.

En 1963 la Universitato malfermis la "Escuela de Técnicos de Laboratorio Químico" (Lernejo de Teĥnikulistoj de Kemia Laboratorio). En 1964 la Universidad dividigis sian fakultatojn en "dividaĵoj", kaj ĉisama jaro estas kreitaj la "División de Humanidades y de Educación" (Dividaĵo de Homaj sciencoj kaj Eduko), krome ĉiuj la fakultatoj ankaŭ konvertigis la Dividaĵojn de Inĝenierarto, Ekonomikaj Sciencoj, Arkitektuo kaj Bonfarto. La "Escuela de Administración de Empresas" (Lernejo de entreprena administracio) estis fondita ĉe la Ekonomika Fakultato en 1965.

Simboloj[redakti | redakti fonton]

Himno[redakti | redakti fonton]

ŝildo de la Universitato.

Je komencoj de la jaro 1967, la Rektorado de la Universitato organizis internan konkurson por komponi la himno de la Universitato de la Valo.

Tiam-tempe, la Majstro Leon J. Simar, grava belga muzikisto kaj akustika inĝeniero, estis direktoro de la Muzika Dividaĵo, dividaĵo kiu tiam estis ligita al la Fakultato de Homaj Sciencoj.

Kiel muzikisto kaj instruisto de la universitato, oni petis al la S-ro Simar fari la muziko de la himno, la teksto de la himno devenus de la rezulto de la konkurso. Malmultaj personoj partoprenis de la konkurson, kaj neniu de la proponitaj himnoj havis la aprobon de la Universitatestroj, sed unu teksto, verkita por la instruisto Diego Roldán Luna, atingis kelkajn bonan komenton, la instruisto Roldán sendis sian tekson sub la pseŭdonima nomo "Entusiasta" (fervorulo)

La Rektorado kaj la Sekretariadejo de la universitato sugestis al la instruistoj Roldán kaj Simar labori kune por komponi la universitata himno. Ĉi tia maniero kaj per rezolucio de la Supera Konsilio de la universitato, estis instituciigi, tiu sama jaro, la nuntempa Himno de la Universitato.

Flago[redakti | redakti fonton]

La flago de la Universitato de la Valo havas tri vertikalajn franĝojn, la du franĝoj de la ekteraj flankoj estas ruĝaj kaj la centra fraĝo estas blanka, ankaŭ en la blanka franĝo esta la ŝildo de la Universitato. La tri franĝoj reprezentas la tri bazaj okupoj de la Universitato: Instruado, Esplorado kaj disvastigo.

Sidejoj[redakti | redakti fonton]

Sidejoj ĉe Santiago de Cali[redakti | redakti fonton]

La Universitato de la Valo havas du sidejojn en la urbo de Cali:

Universitata Urbo Melendez[redakti | redakti fonton]

La universitata urbo, estas lokata en la "Carrera 100 con Calle 13", estas unu el la plej grandaj kampusoj de Kolombio kun areo da 1'000.000 , de kiuj la granda parto estas verdaj areoj. La terano estis donita por la filoj de la S-ro Jorge Garcés Borrero. Tie estas lokata la "Administración Central" (Centrala administrejo) de la Universitato de la Valo, 5 fakultatoj, 2 institutoj kaj la Biblioteko "Mario Carvajal".

Fakultatoj

Institutoj

Placeto kaj Biblioteko.

San Fernando[redakti | redakti fonton]

Lokata ĉirkaŭ de la "Hospital Universitario del Valle Evaristo García" (Universitata malsanulejo de la Valo "Evaristo García"), en la sektoro de la kvartalo "San Fernando". Tie estas 2 fakultatoj.

Fakultatoj

  • Bonfarto
  • Administrada sciencoj

Regionaj sidejoj[redakti | redakti fonton]

La Universitato de la Valo havas 8-n regionajn sidejojn en la departemento de la Valo de Kaŭko kaj 1 sidejoj en la norda parto de la departemento de Kaŭko, tiu estas:

Universitata registaro[redakti | redakti fonton]

konstruaĵo de la Muzika Lernejo.

La universitata registaro konsistas el:

  1. Supera Konsilio.
  2. Rektoro.
  3. Akademia Konsilio.
  4. Vicrektoroj.
  5. Fakultataj Konsilioj.
  6. Institutaj Direktoroj.
  7. Direktoroj de Akademiaj departementoj.
  8. Direktoroj de Akademiaj kursoj.

Rektoroj[redakti | redakti fonton]

  • Ivan Enrique Ramos Calderón: 2003 - nuntempe
  • Óscar Rojas Rentería: 1999-2003
  • Emilio Aljure Nasser: 1998-1999
  • Carlos Dulcey: 1998-1998
  • Jaime Galarza Sanclemente: 1991-1998
  • Harold José Rizo Otero: 1984-1991
  • Rodrigo Guerrero Velasco: 1982-1984
  • Daniel Marin Alvarado: 1981-1982
  • Carlos Augusto Trujillo Padilla: 1980-1981
  • Antonio Barberena Saavedra: 1979-1980
  • Álvaro Escobar Navia: 1974-1979
  • Alberto León Betancourt: 1972-1974
  • Hugo Restrepo Ramírez: 1971-1972
  • Alfonso Ocampo Londoño: 1966-1971
  • Mario Carvajal: 1954-1966
  • Jorge Vergara Delgado: 1952-1954
  • Carlos Arturo Cabal: 1950-1952
  • Hernán Cruz Riascos: 1949-1950
  • Tulio Ramírez: 1945-1949

Sciencesploro[redakti | redakti fonton]

Je nacia nivelo la Universitato de la Valo elstaras kiel sciencesplora institucio. Multaj sciencesplora centroj kaj grupoj de la universitato havas bonan esploradan produktadon, ne nure nacia sed internacia. Kelkaj el la plej elstaraj grupoj kaj centroj estas:

  • Grupo de investigación percepción y sistemas inteligentes (PSI) [14]
  • Recubrimientos duros y aplicaciones industriales (RDAI) [15]
  • Grupo de inversitagión en materiales compuestos (GMC)
  • Grupo de investigación en control inteligente (GICI) [16]
  • Grupo de investigación Praxis en filosofía política [17]
  • Grupo de investigación ingeniería de procesos agroalimentarios y biotecnológicos (GIPAB)
  • Grupo de Películas Delgadas. [18]
  • Grupo de Óptica Cuántica.
  • Grupo de Investigación en Física Teórica del Estado Sólido.
  • CIN: Centro de Estudio de Materiales.
  • CINARA: Instituto de Investigación y Desarrollo en Agua Potable, Saneamiento Básico y Conservación del Recurso Hídrico.
  • G-7: Grupo de Investigación en Ingeniería Sísmica, Ingeniería Eólica y Estructuras Inteligentes. [19]
  • OSSO: Observatorio Sismológico del SurOccidente.
  • Instituto de Inmunología.
  • CIDSE: Centro de Investigación y Documentación Socio-Económica. [20]
  • Grupo de Investigación en Compuestos Heterociclicos.
  • Grupo de Investigación en Genetica Moleccular Humana.
  • Grupo de Investigación en Biología Molecular y EcoGenética.
  • Grupo de Investigación en Ecología de Arrecifes Coralinos. [21] [22]
  • Grupo de Investigación en Entomología.
  • Grupo de Investigación en Biología, Ecología y Manejo de Hormigas.
  • Grupo de Investigación en Ecología Animal. [23]
  • Grupo de Investigación en Alta Tensión. [24]
  • CEIS: Centro de Estudio de Ingeniería Sanitaria.
  • GICPNN: Grupo de Investigación Clínica en Psicología Neuropsicologia y Neuropsiquiatria
  • GEPU: Grupo Estudiantil y Profesional de Psicología Univalle. [25]

Medioj de komunikado[redakti | redakti fonton]

Dividaĵoj de medioj[redakti | redakti fonton]

La dividaĵoj de medioj estas la dividaĵoj de la Fundación General de Apoyo a la Universidad del Valle (Ĝenerala fondaĵo de apogo al la Universitato) kaj ĝi ankaŭ estas konstituita por aliaj 4 dividaĵoj de disvolvo. La Universitato havas 3-n amaskomunikilojn: La radio-stacio"Univalle Estéreo 105.3", el "Canal Universitario" (Universitata televida kanalo) kaj la "Televida Kompanio UVTV".

Tiuj ĉi medioj estis donitaj per luejaj kontraktoj por la Universitato al la Fondaĵo por ke ĝi zorgos la administradon kaj la produktadon. Nuntempe, la dividaĵoj media dediĉas al la produktado kaj dissendo de la radiaj kaj televidaj programoj.

  • La "Canal universitario" (Universitata televida kanalo) de la Universitato de la Valo estas loka televida kanalo de libera signalo kiu kovras la urbon de Cali kaj sia metropola areo, tio signifas ke sia dissendo atingas pli ol 2.601.052 loĝantoj. Ĝi celas kontentigi la kulturajn, edukajn kaj amuzadajn bezonojn de la televidantoj.
  • "Univalle Estéreo" estas la radio-stacio oficiala de la Universitato, oficial de la Universidad, estas aŭskultipovi ĉe 105.3 FM. La radio-stacio komencis siajn dissendojn oficiale je 1-a de aŭgusto 1995 ekde siaj konstruaĵoj en la Kampuso de la "Universitata urbo Melendez", en la suda parto de Cali. Pere de la dissendilo lokata ĉe la Altaĵo de la Tri Krucoj (unu el la plej elstaraj altaĵoj de Cali), la universitata radio-stacio povas kovri tuta la geografia Valo de la Kaŭko-rivero, Inter Popayán sude Zarzal norde. Krome, la radia signalo ankaŭ aŭskultpovas esti en interreto. Oni povas aŭskulti per tri formatoj la radio-stacio en interreto: Real Audio, Ogg Vorbis kaj iTunes.
  • "Universidad del Valle Televisión –UVTV-" (Universitato de la Valo Televido –UVTV-), estas la televida oficiala kompanio de la Universitato, fondita en 1988, ĝi havas rekonon en la nacia medio pro la ĝenerala kvalito de siaj proponoj, de rakonta stilo, estetiko, graveco de siaj enhavoj kaj sia aŭdovida produktado. Sia elstara laboro atingis multajn rekonecojn kaj premiojn je regiona, nacia kaj internacia nivelo. Nuntempe, UVTV dissendas programojn en pluraj naciaj televidaj kanaloj kiel Telepacífico, Señal Colombia (Kolombia signalo) kaj RTVC. Ankaŭ, ĝi produktas kaj dizajnas universitataj videoj kaj televidaj komercoj.

Eldonaĵo[redakti | redakti fonton]

La Universitato havas plurajn gazetojn, iu de longa vojo en la universitata medio:

  • "La Palabra" (La Vorto) estas la kultura gazeto de la Universitato de la Valo, ĝi aperas ĉiun monaton kaj sian unuan eldonaĵon aperis la 1-an de novembro 1991 kaj frue konvertiĝis en unu el la plej elstara medio por la dissendo de la kulturo en Cali kaj en la tuta regiono, kaj evidente, en la Universitato. Ĉiuj la ĵurnalisma stiloj estas en la gazeto, ĉefe la kroniko kaj la raportaĵo kun gravaj personoj de la nacia kaj internacia medio.

Ekde la jaro 2000, en la lasta monato de ĉiu monato, "La Palabra" aperas kune kun la gazeto "El País" (La lando), unu el la plej grava gazeto de la urbo kaj de la regiono de la Valo de Kaŭko, tio signifas pli ol 50.000 eldonaĵoj de "La Palabra" kiu estas legitaj en ĉiuj la Valo de la Kaŭko kaj en la ĉefaj ubboj de la nacio êc Bogoto. La gazeto ankaŭ estas publikigita per interreto.

Asociaj Enterprenoj[redakti | redakti fonton]

Universitata Hospitalo de la Valo[redakti | redakti fonton]

La Universitata Hospitalo de la Valo "Evaristo García" kaj la Universitato de la Valo per la Fakultato Bonfarta (kun siaj 7 Lernejoj: Bazaj Sciencoj, Bakteriologio kaj Klinika Laboratorio, Flegado, Medicino, Publika Bonfarto, Homa Rekapabligo kaj Odontologio), havas fruktodonan akordon por la sciencesplorado kaj universitata edukado.

La hospitalo estas publika entrepreno kaj ligata al la Bonfarta Sekretariadejo de la Valo de Kaŭko, ĝi donas bonfartan servojn kun emfazo en pacientoj de alta komplekseco kaj estas unu el la plej grandaj kaj gravaj institucioj bonfartaj de la sudokcidenta parto de la nacio.

Bibliotekoj[redakti | redakti fonton]

  • "Biblioteca Central Mario Carvajal" (Centrala Biblioteko Mario Carvajal): Estas la plej granda kaj grava biblioteko de la sudokcidenta parto de Kolombio.
  • "Biblioteca Álvaro López Toro"(Biblioteko Álvaro López Toro): "Estas la biblioteko de la Matematika Sekcio de la Sciencaj Fakultato.

Gravaj personoj[redakti | redakti fonton]

Bildoj de la Universitato de la Valo[redakti | redakti fonton]

Referencias[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Universidad del Valle, Rectoría, Oficina de Planeación y Desarrollo Institucional. Universidad del Valle en cifras, 2007 semestre I español (PDF). Alirita 18-12-2007.
  2. Universidad del Valle, Vicerectoría de Investigaciones. Universidad del Valle - Grupos de Investigación español (PDF). Alirita 18-12-2007.
  3. CINARA; Universidad del Valle.. Instituto de Investigación y Desarrollo en Abastecimiento de Agua, Saneamiento Ambiental y Conservación del Recurso Hídrico.. Alirita 11-11-2007.
  4. OSSO; Universidad del Valle.. OSSO, GRUPO DE INVESTIGACION EN INGENIERIA SISMICA , EOLICA Y ESTRUCTURAS INTELIGENTES. español. Alirita 11-11-2007.
  5. Instituto de Inmunología del Valle. español. Alirita 11-11-2007.
  6. CENM; Universidad del Valle. Centro de excelencia en Nuevos Materiales español. Alirita 207-11-11.
  7. CIM; Universidad del Valle. Centro de Investigación de Materiales español. Alirita 11-11-2007.
  8. GPD; Universidad del Valle. Grupo de Películas Delgadas español. Alirita 11-11-2007.
  9. GICH; Universidad del Valle. Grupo de Investigación de Compuestos Heterocíclicos. español. Alirita 11-11-2007.
  10. Universidad del Valle, Vicerrectoria de Investigaciones - Oficina de Relaciones Internacionales. Convenios Internacionales español. Alirita 11-11-2007.
  11. 11,0 11,1 Universidad del Valle. Historia. 1945 - Hace 60 años español. Alirita 19-12-2007.
  12. Ministro de Educación Nacional, ICFES, Universidad Nacional de Colombia. Exámenes de calidad de la educación superior en ingeniería agronómica y agronomía español (PDF). Alirita 20-12-2007.
  13. 13,0 13,1 Universidad del Valle. Reseña Histórica - Antecedentes español. Alirita 19-12-2007.
  14. PSI
  15. RDAI
  16. GICI
  17. Politika FilozofiovGrupo Univalle
  18. maldikaj kutikloj grupo
  19. Tertremscienco Univalle
  20. Página en Univalle
  21. Ecología de Arrecifes Coralinos Colciencias
  22. Ecología de Arrecifes Coralinos Univalle
  23. Página en Ekologio Animala Grupo
  24. Alta Tensión
  25. Página web GEPU

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Universidad del Valle en la hispana Vikipedio.