Universitato de la tria aĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pedagogio

Anna Komorowska - edzino de Pola Prezidento dum la 1-a Kongreso de la Universitatoj de la Tria Aĝo en la kongresejo de la Varsovia Kultur- kaj Sciencpalaco en Varsovio (2012)
La pertoprenantoj de la 1-a Kongreso de la Universitatoj de la Tria Aĝo en la kongresejo de la Varsovia Kultur- kaj Sciencpalaco en Varsovio (2012)

Universistato de la tria aĝo estas speciala prelegaro por pensiiĝintaj maljunuloj, kiu helpas al ili utiligi la liberan tempon por sinklerigado kaj por teni siajn spiritajn fortojn en vigla stato.

La prelegoj kutime koncernas humanismajn, natursciencajn kaj socialajn fakojn.

Ekzemplo de prelegoj:

Ekonomiaj novaĵoj: evoluo de altlernejoj – demografia evoluo – komputilo hejme kaj en oficejo – fundamentoj de la nuntempa ekonomio – merkato kaj organizado.

Nutraĵoj kaj sano: evoluo de agrikulturo – graveco de nutrado por la sano – ekzamenado de viandokvalito – cerealaj nutraĵoj – evoluo de laktoproduktado – historio kaj nuntempo de fiŝado.

Fruktokultivado: kernohavaj fruktoj – pomologio – malmulte konataj legomspecioj – vino kaj sano – nia ĝardeno.

Arbaroj: grundo kaj arbaro – rokaĵoj kaj ilia ekologia influo – mastrumado en arbaroj – specoj de arbaroj el vidpunkto ekologia – modifado de arbaroj laŭ la celo de kultivado.

Komputiloj: fundamentoj de uzado de komputiloj - komputilo kaj interreto – kreado de reta TTT-ejo – elektronika poŝto – komputilaj grafikaĵoj.

Politiko: aktualaj demandoj de internacia politiko kaj diplomatio – sociala politiko – ĉapitroj el artohistorio – mezurado per statistiko.

Animaloj: homo kaj besto – signifo de la ĉevalo por la homaro – hundo kaj kato en la homa scio - bredago de birdoj - bredado de reptilioj

Astronomio: la universo kaj metodoj de esplorado – galaksioj, steloj, planedoj, kometoj – ekologia krizo.