Unikso-tempo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Unix-tempo)

Unikso-tempo (angle Unix time), tiel nomata pro sia origino en Unikso, aŭ POSIX-tempo, reprezentas tempopunktojn laŭ la nombro da sekundoj pasintaj de la 1-a de januaro 1970, noktomezo laŭ UTC.

Ekzemple, la Unikso-tempo je la punkto, kiam tiu ĉi paĝo estis ŝarĝita, estas 1713750622, t.e. 1713750622 sekundoj pasis de la 1-a de januaro 1970.