Unperfekthaus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unperfekthaus
Unperfekthaus
Unperfekthaus dum vespero
Unperfekthaus dum vespero
intenca komunumo • kultura centro
Geografia situo 51° 27′ 32″ N, 7° 0′ 26″ O (mapo)51.45887.00732Koordinatoj: 51° 27′ 32″ N, 7° 0′ 26″ O (mapo)
Lando(j) Germanio vd
Situo Essen
Unperfekthaus (Nordrejn-Vestfalio)
Unperfekthaus (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Unperfekthaus
Unperfekthaus
Map
Unperfekthaus
Retejo Oficiala retejo
vdr

Unperfekthaus (eo: malperfektodomo) estas kultura institucio en Essen. La domo proponas gastejon kaj tranokteblecojn, en la centro tamen staras la dispono de ĉambroj por seminarioj same kiel metiejoj por artaj aktivecoj. La institucio, kiun fondis Reinhard Wiesemann en 2004, troviĝas en la urbocentro en iama ehemaligen franciskana monaĥejo.

Koncepto[redakti | redakti fonton]

Unperfekthaus donas sur sep etaĝoj je entute 4000 kvadrataj metroj kreemuloj kaj artistoj la eblecon verki. Ĝi rezignas ajnan cenzuron aŭ antaŭkondiĉojn, nur tiujn, ke la verkado estu laŭleĝa, artkrea kaj publika.

Unperfekthaus celas per tio laŭ propra eldiro, esti „Ekejo por profesiigi sian revon aŭ fondi firmaon“ sen gravaj financaj riskoj. Por la artistoj ne ekestas fiksaj kostoj, ĉar la uzon de la ĉambroj por ili estas senpagaj.

Esenco de la koncepto estas la vizitantoj. La tuta domo estas malferma por vizitantoj, kiuj pagas enirkotizon, kiu tamen ankaŭ inkluzivas ĉiujn senalkoholajn trinkaĵojn ankaŭ en la gastejo. La vizitantoj rajtas libere vagi tra la tuta domo kaj rigardi verkadon kaj verkojn de la verkantoj. Krom tio oni povas uzi la ĉambrojn por publikaj okazigoj aŭ renkontiĝoj. Ekzemple en 2009 ĉi tie okazis publika koncerto de Alejandro Cossavella, kiun organizis la Esperanto-Grupo Essen. Al la domo apartenas ankaŭ hotelo kun 14 litoj, kiun oni tamen povas nur lui entute.[1]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Reinhard Wiesemann, Bettina Mankowski: Essen-Unperfekt. Making of Unperfekthaus. Ein Haus macht den Anfang. Verlag Villa Vogelsang, Essen 2004, ISBN 3-9809343-2-2.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]