Unterbäch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Unterbäch
Blazono de Unterbäch
Blazono de Unterbäch
Vilaĝocentro de Unterbäch
Vilaĝocentro de Unterbäch
Kantono Valezo
Distrikto Okcidenta Rarono
Koordinatoj  46°17′6″N 7°48′0″O  /  46.285°N, 7.8°O / 46.285; 7.8 (Unterbäch)Koordinatoj: 46°17′6″N 7°48′0″O  /  46.285°N, 7.8°O / 46.285; 7.8 (Unterbäch)
Nombro de enloĝantoj 398
Areo 21,99 km²
Alteco 1193 m super marnivelo
Poŝtkodo 3944
Komunumkodo 6201
Mapo de Unterbäch
Situa mapo de Unterbäch

Unterbäch estas komunumo en la distrikto Okcidenta Rarono en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 398 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Unterbäch situas en Supra Valzeo sur altigita tavolo ĉe la suda flanko de la valo de Rodano. La komunumo Unterbäch konsistas el la vilaĝoj Bachtola kaj Holz, kaj la setlejoj Salzgäba, Steihüs, Eggini, Brand, Periebe kaj Waldmatte.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 21,99 km², de kiuj 25,2% estas kovritaj de arbaro, 28,5% servas por agrikulturo kaj 1,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Unterbäch limas en nordo al Rarono, en oriento al Bürchen, en sudoriento al Törbel, en sudo al Embd, en sudokcidento al Ergisch, kaj en okcidento al Eischoll.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Unterbäch situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Unterbäch pasas flanka konektovojo de Vispo al Turtmann. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita pere de aertelfero ek de la vala vilaĝo Turtig.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Unterbäch datiĝas el la jaro 1280 kiel Underbechque. En la 12-a kaj 13-a jarcento la Baronoj de Rarono, de Asperlin kaj de Bex posedis bienojn en Unterbäch. Kiel prenantoj de la feŭdo de la episkopo de Siono la Senjoroj de Unterbäch posedis en la centro de la vilaĝo loĝoturon, kiu estis konstruita en la 12-a kaj 13-a jarcento. En la jaro 1434 la komunumo fortiĝis post akiro de la jurisdikcio pri Holz. La komunumaj statutoj datiĝas el la jaroj 1490 kaj 1538. En la jaro 1846 la vala vilaĝeto Turtig, kiu ĝis tiam apartenis al Unterbäch, estis atribuita al Rarono. La 3-an de marto 1957 la civitanoj de Unterbäch permesis la unuan fojon ek de la fondo de la Svisa Ĵurkomunumo la partoprenon de virinoj al federacia baloto, kvankam la voĉoj de la virinoj tiam de la ŝtata konsilio estis konsiderataj kiel malvalidaj, tio estis historia momento. Kiel unua sivsa komunumo Unterbäch en 1957 malgraŭ malpermeso de la ŝtata konsilio de Valezo enkondukis la voĉdonrajton pro virinoj.[3]

Famaj civitanoj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En Unterbäch troviĝas la virin-monumento, kiu memorigas al la revolucia enkonduko de la virina voĉdonrajto en 1957 kaj Virin-citaĵ-vojo, kiu estis malfermita la 18-an de junio 2000 de la honora civitanino Elisabeth Kopp memore al tiu evento.[4]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: Alois Grichting: Unterbäch en Historia Leksikono de Svislando (2012-12-21)
  4. Vidu: Retpaĝo pri la virincitaĵvojo

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]