Berg SG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Unterberg SG)
- La mallongigo SG en Berg SG staras por la svisa Kantono Sankt-Galo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Berg.

Berg SG
Blazono de Berg SG
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Rorschach Sankt-Galo
Koordinatoj  47° 29′ 12″ N 9° 24′ 27″ O / 47.48667 °N, 9.40750 °O / 47.48667; 9.40750 (mapo)Koordinatoj: 47° 29′ 12″ N 9° 24′ 27″ O / 47.48667 °N, 9.40750 °O / 47.48667; 9.40750 (mapo)
Nombro de loĝantoj 872
Areo 3,74 km²
Alteco 500 m super marnivelo
Poŝtkodo 9305
Komunumkodo 3211
Mapo de Berg
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Berg estas komunumo en la elektodistrikto Rorschach, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 872 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Berg situas sur la deklivo de Seerücken (flanka moreno de la iama Rejn-Glaĉero). Pro tio interne de la vilaĝo ekzistas granda altecdiferneco. La vilaĝo situas ĉe la kantona strato inter Arbon kaj Sankt-Galo, tra kiu fluis antaŭ la malfermo de la aŭtoŝoseo A1 granda trafkiklavango.

La vilaĝo dividiĝas en ĉefan parton, kiu nomiĝas Unterberg, kaj flankan parton kun la nomo Oberberg. La teritorioj de la du komunumpartoj ne estas ligitaj, kaj Oberberg do formas eksklavon en la elektodistrikto Sankt-Galo.

De Berg oni havas bonan belvidon al la proksima Bodenlago.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Berg limas en nordo al Arbon, en nordoriento al Steinach, en sudoriento al Mörschwil, en sudo al Wittenbach, en sudokcidento al Häggenschwil, en okcidento al Muolen kaj en nordokcidento al Roggwil.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Unuflanke Berg situas ĉe la kantona strato inter Arbon kaj Sankt-Galo aliflanke ĝi per la stacidomo Roggwil-Berg estas konektita al la reto de la Svisaj Sudorientaj Fervojoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam en mezepoko okazis la divido en Oberberg kaj Unterberg kiel evidentiĝas en dokumento en la jaro 796, en kiu la komunumo la unuan fojon estis menciita sub kiel ad Berga. La diversaj setlejoj fariĝis en la 9-a jarcento posedaĵo de la Monaĥejo Sankt-Galo. En la jaroj 854 kaj 901 okazis limaj korektoj kun la episkopejo Konstanco. Post la malfondo de la Monaĥejo Sankt-Galo en la jaro 1803 Berg kune kun Tübach fariĝis parto de la politika komunumo Steinach, de kiu ĝi disiĝis denove en la jaro 1832 kaj formis politikan komunumon kune kun Tübach, kiu en la jaro 1845 siaflanke estis disigita de Berg.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]