Mellikon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Unterberghof)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Mellikon (stacidomo).
Mellikon
Blazono de Mellikon
Komunuma domo kaj fajrobrigadejo de Mellikon
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Zurzach
Koordinatoj  47° 34′ 10″ N 8° 21′ 15″ O / 47.56944 °N, 8.35417 °O / 47.56944; 8.35417 (mapo)Koordinatoj: 47° 34′ 10″ N 8° 21′ 15″ O / 47.56944 °N, 8.35417 °O / 47.56944; 8.35417 (mapo)
Nombro de loĝantoj 251
Areo 2,70 km²
Alteco 357 m super marnivelo
Poŝtkodo 5465
Komunumkodo 4314
Mapo de Mellikon
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Mellikon estas komunumo en la distrikto Zurzach de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 251 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tombejo de Mellikon

Mellikon situas ĉe la suda bordo de Rejno, kiu formas la landlimon kun Germanio, kaj la norda deklivo de Tavola Ĵuraso. Krom la ĉefvilaĝo mem al la komunumo apartenas ankaŭ la du setlejoj Unterberghof kaj Oberberghof, kiuj siutas pli supre sur la deklivo de la montoĉeno Haslibuck.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,70 km², de kiuj 1,36 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,48 de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 556 m s.m., sur la monteto Haslibuck, dum la plej malalta punkto troviĝas sur alteco de 333 m s.m. ĉe la bordo de Rejno.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Mellikon limas en nordo al la germana komunumo Küssaberg,en nordoriento al Hohentengen, kiu ankaŭ situas en Germanio, en oriento al Rümikon, en sudo al Wislikofen, en sudokcidento al Böbikon, kaj en okcidento al Rekingen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Trajno de la fervoja kompanio Thurbo en Mellikon

Mellikon estas konektita al la publika trafikreto per la trajnlinio de Koblenco tra Bülach al Vinterturo, kiun servas la turgovia fervojkompanio THURBO. Tra la komunuma teritoria pasas ankaŭ la poŝtaŭtolinio de Baden al Kaiserstuhl.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefovjo n-ro 7 de Bazelo al Vinterturo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Domo Schlössli kun kapelo

La unua dokumenta mencio de Mellikon datiĝas el la jaro 1113 kiel Meliken.

En la jaro 1922 estis trovitaj en la loko Rheinzelg murruinoj, kiuj verŝajne estas restaĵoj de romia gradoturo.

Dum mezepoko Mellikon troviĝis sub la regado de la Episkopejo Konstanco. Kiam en la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, Mellikon estis atribuita al la subvoktejo Zurzach de la Grafejo Baden.

Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, la komunumo dum kvin jaroj apartenis al la tiama Kantono Baden. Per la mediacia akto en la jaro 1803 la Kantono Baden estis dissolvita kaj integrita al la nova Kantono Argovio. Mellikon fariĝis komunumo de la argovia distrikto Zurzach.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Distrikto Zurzach
Bad Zurzach - Baldingen - Böbikon - Böttstein - Döttingen - Endingen - Fisibach - Full-Reuenthal - Kaiserstuhl - Klingnau - Koblenz - Leibstadt - Lengnau - Leuggern - Mellikon - Rekingen - Rietheim - Rümikon - Schneisingen - Siglistorf - Tegerfelden - Unterendingen - Wislikofen