Berken

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Unterberken)
Berken
Blazono de Berken
Blazono de Berken
Blazono de Berken
Graben, Berken kaj la du Walliswil
Graben, Berken kaj la du Walliswil
Graben, Berken kaj la du Walliswil
Berken videblas dekstre de Aro iomete sub la insulo
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Supra Argovio
Malnova distrikto ĝis 2009 Wangen
Koordinatoj  47° 13′ 38″ N 7° 42′ 38″ O / 47.22722 °N, 7.71056 °O / 47.22722; 7.71056 (mapo)Koordinatoj: 47° 13′ 38″ N 7° 42′ 38″ O / 47.22722 °N, 7.71056 °O / 47.22722; 7.71056 (mapo)
Nombro de loĝantoj 49
Areo 1,39 km²
Alteco 420 m super marnivelo
Poŝtkodo 3376
Komunumkodo 0972
Mapo de Berken
Mapo de Berken
Mapo de Berken
vdr


Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Berken estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Wangen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 49 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Berken situas en la Svisa Mezlando ĉe la suda bordo de la rivero Aro. Kun nur 49 loĝantoj Berken estas la plej magranda komunumo de la administra distrikto Supra Argovio. La komunumo Berken konsistas el la tri setlejoj Oberberken, Unterberken kaj Christehof. De sudo al nordo trafluas la vilaĝon la rivereto Seebach, kiu fontas en Inkwil kaj en Berken alfluas al Aro. En la sudo de Berken apud Weieracher Seebach fluas tra du malgrandaj lagetoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,39 km², de kiuj 30 % estas kovritaj de arbaro, 52,9% servas por agrikulturo kaj 11,4% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Berken limas en nordo aliflanke de la rivero Aro al Walliswil ĉe Niederbipp, en oriento ankaŭ aliflanke de la rivero al Bannwil, en sudoriento al Graben, en sudokcidento al Heimenhausen, en nordokcidento al Walliswil ĉe Wangen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Berken pasas la kantona vojo 1449 de Herzogenbuchsee al Schwarzhäusern, kiu pasas en Berken la riveron Aro per ponto. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas en distanco de 5 kilometroj norde en Niederbipp. La komunumo ne disponas pri konekto al la publika transportreto. La plej proksima bushaltejo troviĝas en Heimenhausen en distanco de proksimume 2 kilometroj sude.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Berken datiĝas el la jaro 1272 kiel Berinkon. Sur la teritorio de Berken estis trovitaj unuopaj objektoj el la neolitiko. Ek de la mezepoko Berken apartenis al la Senjorujo Aarwangen kies sorton ĝi dividis ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798. En la jaro 1798 ĝi estis atribuita al la distrikto Wangen, ĉe kiu ĝi restis ĝis ties integriĝo al la nova administra distrikto Supra Argovio en la jaro 2010. [2] Kiel oni povas legi en la retejo de la komunumo, la vilaĝanoj malgraŭ la malgrandeco fieras pri sia aŭtonomio. La administran laboron Berken dividas kun la komunumo Inkwil.[3]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La trankvila kaj pitoreska komunumo estas alloga por dimanĉaj promenadoj laŭlonge de Aro kaj en la apudaj arbaroj kaj kampoj. Kaj kiu migradas en Berken ne devas maltrafi halti en la restoracio Leono (germane Löwen, alemane Löien), kies kuirejo estas vaste konata ankaŭ fore de la regiono. La tradicia berna domo en la jaro 1937 komplete forbruliĝis kaj poste estis rekonstruita en ĝia hodiaŭa formo.[4]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]